La celoj ĉie dronis. Jam emerĝas
Ĥimeroj por apokalipsa rajdo.
La time trema koro vane serĉas
Eskapon de l' minaca sanga tajdo.

Mi vidas jam ĉen-rompi ĉie dise
La mondo-skuan Stulton ĉiopovan,
Kaj dume, delikate, zorge ĉize
Fabrikas tiun ĉi soneton novan.

— Kiam anoncis ploro kaj vekrio
Kaj en la noktoj horizonta ruĝo:
«La gotaj hordoj en la Imperio!»

En Romo iu staris, sen rifuĝo,
Pensante reve pri l' Aŭgusta paco,
Kaj flustris kelkajn versojn el Horaco.