IV.Sed nun — jen sklav' post sklavo,Maŝinservistoj svarmas, Ke ĉio, kio ĉarmas, Fariĝu ĉies ravo. Ĉu venis do la savo? Ĉu Bono plu ne larmas, Ĉu Belo ne alarmas Por trompo kaj por glavo? Falinte al profundo, Ni luktas kun sovaĝo En ega troabundo Por eta avantaĝo. Kain-sigel' sur frunto, Por — marko de malsaĝo. |