I.

Vi estas ja homfrato!
Jen, ĉie veoj krias
Kaj sortosagoj strias:
Vi estus sen kompato?

— Min tia sortobato
Sendube emocias,
Sed, vane, mi ĝin scias
Neevitebla fato.

Surtere ni aspiras
Edenon, kaj aranĝi
Ni scius, sed ni iras
Inferon. Kiel ŝanĝi?
La homo mem kuiras,
Kion li devas manĝi.