Viajn okulojn en okuloj Kaj kisojn en surlipaj bruloj Mi portas kun mi ĉie. Memor' de via korpo-varmo Obsedas min kaj ĝis eklarmo Min tuŝas emocie. Kaj antaŭ la okul' fidela Ĉiu virinvizaĝo bela Kovriĝas per nebuloj, Kaj el post la nebulvualoj Alridas min la stelkristaloj De viaj du okuloj. Kaj tiel ĉiu bel' kaj mildo Fariĝas por mi via bildo Per ŝanĝo alkemia, Kaj nur pli forte al vi ligas, Kaj nur pli arde dezirigas Vin, ho Ebrio mia! |