Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La frenezulo

... Ne tedu min!
forportu vin de ĉi tie!
urĝas mia labor', mi rapidas,
vipon plektas mi, flamvipon el suno-radioj,
kaj mi vipos per ĝi la tutan mondon.
Oni ja veos, kaj mi ridegos,
kiel oni ridegis, dum mi veis.
Ha-ha-ha!
Ĉar tia la vivo: ni veas, ridas,
ĝis al ni la morto diras: ĉit!
Jam foje mortis ankaŭ mi:
venenon verŝis en akvon mian,
kiuj eltrinkis mian vinon,
kaj kion do ĉi mortigistoj
nun faris, por la krimon kaŝi?
Dum sur katafalko mi kuŝis,
sur min ili ĵetis sin plorante.
Mi volis salte leviĝi,
demordi al ili la nazon,
sed mi ne demordos, pensis mi,
ili ja havu nazon, flaru,
se mi putros kaj sufokiĝu!
Ha-ha-ha!
Kaj kie oni min enterigis?
En Afriko. Feliĉe!
Ĉar el la tombo hieno min elgratis.
Ĝi estis mia sola bonfaranto,
kaj ankaŭ ĝin mi trompis.
Ĝi volis manĝi femuron mian,
kaj al ĝi mi donis mian koron,
kaj tiel amara ĝi estis, ke ĝi krevis.
Ha-ha-ha!
Sed vane, jen la sorto de ĉiu
faranta al homo bonon. Kio la homo?
Radik' de floro, oni diras,
floranta supre en la ĉielo.
Sed tio estas ja mensogo!
La homo estas flor', kies radiko
malsupre estas en infero.
Saĝul' instruis min pri tio ĉi,
saĝul' malsaĝa, ĉar li malsatmortis.
Kial li ne ŝtelis, kial li ne rabis?
Ha-ha-ha!
Sed mi nur ridas kiel frenezulo,
dum plori mi devus,
priplori, ke tiel mava la mondo.
Eĉ Dio, per la nub-okuloj,
priploras ofte, ke li kreis ĝin.
Sed ĉu utilas larmo ĉiela,
al tero, al la aĉa ter' ĝi falas,
ĝin tretas tie hompiedoj,
kaj kio iĝos
la larmo ĉiela?... koto!
Ha-ha-ha!
Ĉiel', ĉiel', maljuna ekssoldato!
Medalo sur la brust' estas la suno,
kaj via vest', ĉifona vest' la nubo.
Hm. Tiel oni eksigas veteranon:
la rekompenco de la longa servo
estas medalo kaj ĉifona vest'.
Ha-ha-ha!
Ĉu do vi scias, kion signifas homalingve,
se la koturno diras: piĉpalaĉ?
Signifas: evitu virinojn!
La virojn tiras al si la virino,
kiel la mar' la riverojn,
kaj kial? por engluti!
Belega la besto virina,
belega, sed danĝera!
Venena trinko el ora pokal'.
Mi trinkis, trinkis vin, ho amo,
pli dolĉa estas el vi unu guto,
ol mar' da pura mielo,
pli murda estas el vi unu guto
ol mar' da pura veneno.
Ĉu vi vidis jam la maron,
dum uragano ĝin traplugas,
semante en ĝin mortosemon?
Ĉu vi vidis la tempeston,
ĉi brunan kamparanon,
kun fulmo-pelpikilo en la mano?
Ha-ha-ha!
Se l' frukto maturas, de l' arbo ĝi falas.
Matura frukt' vi estas, Tero, falu!
Ĝis morgaŭ mi atendos,
se l' lasta juĝo morgaŭ ne alvenos,
mi fosos ĝis la terocentro,
subportos pulvon,
kaj la mondon en
la aeron disflugigos... ha-ha-ha!