Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Por Laĉjo Arany

Laĉjo, nu
venu! Ĉu
aŭdas vi?
Tien ĉi!
Venu nun do,
mord' de hundo!
Sidu en la sin' ĉi tie,
Ne moviĝu, ĉar alie
sekvos pinĉ' por venĝi.
Jen ĝi!
Ĉu ne, ve?
Do ne kriu, he,
Fermu buŝon mute
kaj malfermu tute
la orelojn, estu pretaj
tiuj viaj pordoj etaj.
Tuj vi vidos,
ke rapidos
tra ili kolora
papili' petola.
Fabeleto, papili',
enkapiĝu do al li!

Estis homo longliphara,
iris al la put' kampara.
Mankis akvo en sitelo,
vidu do, kun kia celo
li ĝin trempis plena?
Ĉu por bed' ĝardena
estus do bezone?
Aŭ li trinkus? Ho ne!
La sitelon plenan prenas,
al la kampo li promenas,
haltas, staras kvazaŭ garde.
Kion fiksas li rigarde?
Ĉu l' fatamorganon brilan?
Li ja vidis jam similan.
Ĉu l' najbar-vilaĝan turon?
Ne tro donas ĝi plezuron.
Aŭ ĉu tiun knabon,
kiu la kanabon
en la akvo sternas?
Ĝi lin ne koncernas.
Ej, do kio?
Hundlegio!
Nu, mi fine tamen diras,
kial li la kampon iras,
kial al li la sitel':
por elverŝo de zizel'.
Ho, ĉiel'!
Jen ĝi sidas,
hop, rapidas
kiel vento,
post momento
ne vidiĝas plu,
estas jam en tru'.
Nia homo ne dormetas,
sed ekkure sin alĵetas,
en la truon
dikan fluon
verŝas de l' sitelo;
truo de l' zizelo
iĝis plena kiel puto;
ĝi toleris dum minuto,
poste ĝi elrampis grize,
malsekiĝis ĝisĉemize.
Kaptis kole ĝin la homo,
portis ĝin al sia domo.
Nun jen ĝi,
tie ĉi,
en mia mano tikla,
ĉar la zizelo vigla
estas, Laĉjo, vi, jes, vi.