Ahasvero de Amo

Ĉu tie ĉi mi mem parolas,
Aŭ nur malplena iluzio,
Facilanima fantazio
Miraĝe ludas kaj petolas:

Restu sekreto. Sed mi volas
Averti: en ĉi poezio
Amara akvo de pasio
Kelkfoje ne tre pare bolas.

Jes. Estas en ĉi versrakonto
Adulta trompo, multa honto,
Kaj multaj kisoj, multa plend'.

Sed kiuj lege ekindignas,
Por tiuj mi antaŭe signas:
Finiĝos ĝi per happy end.


Nun ekparolos la hero'
De l' versoj pekaj kaj lamentaj,
Ne estas mi kaj li identaj,
Neniu tion kredu do!

Mi mem ja ofte tremas pro
Pasioj liaj elementaj,
Se ekparolas la hero'
De l' versoj pekaj kaj lamentaj.

Li amis tre, li amis tro:
Unue venos tiroj tentaj,
Kaj poste venos plendoj pentaj,
Post multaj »hej«, la multaj »ho«

Nun ekparolos la hero':

I.

Sonĝon mi vidis:
Tra kampoj mi rapidis,
Min milda vent' brakumis
Kaj sunradioj banis.
La kanton, kiun mi tra-dente zumis,
La branĉoj per susuro akompanis.
Mi sentis: en mi novaj vivoj ĝermas,
Kaj sin malfermas
Por mi post ĉiu paŝo
Tiklante nova celo kaj eblaĵo.

Vi estis for.
Sed tie min allogis flor' post floro,
Kaj vi, trezor',
Pro ili forviŝiĝis el memoro.
Kaj ili klinis sin balance,
Mi kuris dance
De l' unu al alia,
Kun ĝoj' ebria, kun sopir' pasia.

Sed jen, dum plej ebria ĝojo,
Mi haltis sur la vojo
Sentante ian ĝenon.
Ho, en la brusto sentis mi malplenon.
La koro! Time mi aŭskultis ĝin.
Sed surda estis mia sin'.
El ĝi la ritma bru'
Ne sonis plu.

Nun jam terure sentis mi la mankon,
Maldekstran mian flankon
Mi palpis febramane,
Sed vane, vane...

Kaj kaptis min teruro,
Kaj en freneza kuro
Mi vin ekserĉis ĉie.
Vekrie
Resonis mia vok',
Kaj, tute senkonsola,
Mi fine vin retrovis sola
Sur kalva, kruta rok'.
Doloro vin alĉenis,
Kaj sur genuoj viaj, jen, vi tenis,
Verŝante sur ĝin malesperon larman,
Mian senvivan koron — jam malvarman.

II.

Ni la tranĉilojn de l' sopir'
En nian karnon jam ne puŝas,
Sur ni inkube jam ne kuŝas
Sovaĝfreneza amdezir'.

La am' ne estas plu ŝtiparo
Kun cindriganta bruldanĝer',
Nur zumas, kiel dum vesper'
Dormiga, milda samovaro.

Kaj bona estas laca dron'
En via ora haro-tendo,
Sed — min pardonu pro la plendo —
Jam tedas min ĉi tiu bon'.

Redonu al mi tiujn horojn
De la sopiro, de l' soif',
Ne estu rodo, estu rif',
Redonu al mi la dolorojn!

Sufokas ravon de la am'
La ŝlima marĉo de l' kutimo,
Animo frapu al animo
Flagrante, kiel flam' al flam'.

Ĉar ĉiu halto estas sveno.
La ŝip' kuraĝa, post ripoz',
Sopiras ja por nova kroz'
El la enuo de l' haveno.

III.

Kaj tamen. Vane ja, se mi por risko
Kaj streĉo de la fortoj min instigas,
Okuloj viaj larmaj min alligas,
Mia malĝoja, bela bazilisko.

Se krius kaj malbenus vi delire,
Minacus per ponardo kaj veneno,
Mi ridus, kaj mi irus for sen ĝeno,
Facile, gaje, fajfe, ŝultrotire.

Sed ho, teruran havas vi armilon:
En la okul' akuzan larmobrilon:
Jen, kontraŭ kio vane mi batalas.

— Pardonu min, jen via sklav' katena
Mi krias, kaj al via sin' venena,
Kiel en propran tombon, mi refalas.

IV.

Printempo la arbojn alarmas denove:
Vekiĝu kaj ĝermu burĝonojn!
Kaj kuras la milda zefir' facilmove
Disporti la dolĉajn ordonojn.

Ni iru! Kapetojn elŝovas el kaŝo
La herboj je l' veko de l' suno.
Ho, kial, sub suno tiklanta, la paŝo
Treniĝas en lac' de aŭtuno?

La amo, sopiro, en ĉambro, dum tempo
De vintro frostetis malsane.
Esperis saniĝon per kis' de printempo.
Ĝi kisas, sed vane, sed vane.

V.

Jen sidas ŝi kun lipoj kunpremitaj,
Li: kun okuloj dronaj kaj meditaj.
Silento. Tra l' ĝarden' la vent' aprila
Balaas en la posttagmezo brila
Foliojn postrestintajn de aŭtuno,
Kiujn ne vekos el la mort' la suno.
Li movas sin kaj ŝi ekspiras ĝeme,
Kaj ree regas la silento preme.
Kaj en okuloj, kun brilado febra
Al ambaŭ nun aperas larm' funebra.
Funebras li l' Estinton ĝojofontan,
Funebras ŝi l' Estonton ne estontan.

El la ĝardeno brila, alfluginte,
Envenas la Estinto piedpinte.
Ho, temp' ebria de la amo juna,
Duopoj dolĉaj en la laŭbo luna,
Konfesoj, ĵuroj, kisoj, ĉio multa,
Mistera, rava, flirta, dolĉe stulta!
Jen, jam el ĉio restis nur memoro,
Libre premita floro sen odoro.
Ho, kial ĝermas floro, se ĝi falas,
Amor' la vangojn kial forvualas,
Svenema amo kial sin ekmovas
En kor'? Kial la am', se ĝi ne povas
Eterne daŭri?
            Ŝi ekspiras ĝeme
Kaj li kapkline, mute, kompateme,
Kun larme ama sento ŝin rigardas,
Sed en ĉi sento amo jam ne ardas.
Ho, bone estus kun iama brulo
En brakojn kapti ŝin por dolĉa lulo,
Karesi al ŝi tra l' harar' konsole,
Forkisi larmojn de l' okuloj mole,
Sed braketendo nur mensoga pozo,
Kaj kis' konsola estus nur almozo.
Ne, nepovante doni tutan koron,
Li ja ne faros tian malhonoron
Al eksreĝin' de ĉiu revo sia:
Nur sidas li en mut' melankolia.

Silento longa, langa, longa, prema...
Stariĝas li kun movo hezitema.
Nenia vorto, nur mallaŭta ĝemo,
Rideto pala, larma. Manopremo.
Mankiso. Star' konfuza, sendecida.
Rigidaj kruroj. Nun, ekir' rapida.
Sur ŝtupoj. Halto! Ne. Li iras plue.
En koridor' la paŝoj sonas brue.
Silento. Li foriris sen reveno.
Ŝi kaŝas siajn vangojn en kuseno.

VI.

Ho, ŝanĝis sin la firmament',
La ter', aero!
Susure flustras al mi vent':
Liber', libero!
Ligita estis mia kor'
En tre malvasta rondo,
Jen, min mi ĝin donacas for
Al tuta, tuta mondo!

Ja kuŝu la printempa kot'
Sur ter' malpure,
Mi ĝin per la sepmejla bot'
Transpaŝas kure.
Jen, ĉiam nova horizont'
Sin por ating' proponas,
Freŝigon ĉiam nova font',
Kaj nova arbo donas!

Do iru kun potenca blov'
En brust' la spiro!
Eterna ŝanĝ', eterna nov':
Sorĉeliksiro!
Do kuru la sepmejla bot',
Sed mi vin devas gardi:
Memoru pri l' edzin' de Lot:
Neniam rerigardi!

VII.

Ravante, pompe, sorĉe kaj danĝere,
Kun ungoj brilaj, kvazaŭ bela linko,
La virajn korojn ŝiras vi fiere.
Ĉu ruĝas via buŝ' pro sangotrinko?
Ho, sfinks'! Enigmon ridas vi mistere,
La nesolvonton punos viv-estingo.
Ĉu do neniam kaptis vin la timo,
Ke Oedipos jam estas en proksimo?
— — — — — — — — — — —
Vi ĉarmas min, ĉar via arda spiro
Venenon dolĉan tra la nervoj kribras,
Vi logas min, ĉar via lula iro
Nun kvazaŭ mian faton ekvilibras,
Vi ravas, ĉar mistera prasopiro
Kaj fata vok' en via voĉo vibras,
Vi sorĉas — eh, ne frazu mi sen fino -
Ĉar vir' mi estas, kaj vi estas ino.
— — — — — — — — — — —
Tiel rigardis mi al buŝo via,
Kiel Lazaro al riĉula tablo,
Mi vin soifis, kiel agonia
Migrant' la akvon sur Sahara sablo,
Por nova ravo, por plezur' magia
Anĝelo mi vin kredis, aŭ diablo,
Kaj dum vi dolĉe ĝemis en la sino,
Mi vidis, ke vi estas nur virino.
— — — — — — — — — — —
Mi dankas, kara! Belaj horoj ĝermis
El nia am'. Mi dankas ĉi epokon.
La kisbatalon brave ni elskermis,
El nova lok' mi aŭdas jam provokon.
Pardonu, ke la ravo ne eternis,
Kaj en brakum' mi sentas jam sufokon:
Sekretojn, kiujn via sino fermis,
Vi jam instruis, ĉiujn mi ellernis.
— — — — — — — — — — —
Ho, kiom da knabinoj : brunaj, blondaj,
Sunbrunigitaj, palaj, freŝe rozaj,
Knabet-staturaj, mordincite rondaj,
Pikant-petolaj, reve seriozaj,
Kun haroj hirtaj, glataj, krispe ondaj,
Majeste pompaj, dolĉe kuriozaj:
Ve, min ĉe l' koro premas anakonda
Volvaĵo de l' sopiro vagabonda.

VIII.

Ho amo: stulta aĵo, stulta sento,
Stulta plezuro, stulta korturmento!

Ĉu al mi ridas ŝi? Ĉu al fremdulo?
Pro kio tial ravo, turmentbrulo?

En ŝian brakon mi la brakon plektas:
Katenon por si liberul' elektas.

Malsata kis' la lipojn beke boras.
Kion sur mia buŝ' la ŝia volas?

Ŝi post si kvazaŭ mian sorton sternas.
Kiu ŝi estas? Kiom min koncernas?

IX.

Mi,
Foli'
Ŝirita de la branĉo
Per tranĉo
De l' vento de pasi',
Kun ĝojebria sento
Flugpendu dum momento,
Dum momentet' de vivo mia,
Kun flirt' facila, papilia,
En la radioj sunaj.

Ho, junaj,
Ruĝharaj, blondaj, brunaj,
Virinoj ĉarmaj,
El viaj buŝoj varmaj
Turnventon ardan al mi spiru,
Mi iru,
Ŝvebante, flirte, dance,
Facilbalance,
De buŝ' al buŝo,
Ho, savu de la svena kuŝo
Plejeble longe min.

Je l' fin'
Mi ja defalos svene
Kaj pale kaj ĉagrene
Sterniĝos sur la flava foliaĵo...
Kaj kun pezega paŝo
Alvenos sur la voja migre
Kampul' vestita nigre
Kaj min dispremos lia plumpa bot'
Je kot'.

X.

Hararo via estas trankvile onda maro.
Ne taŭzis la supraĵon ankoraŭ kiso-mevoj.
Sub via frunto brilas malvarma stelo-paro.

Vizago via pure, kviete lunradias,
Virgina vizageto florpolva, milda, ĉasta,
Kiu vi estas, kio, por kiu: vi ne scias.

En via sin', en blanka parfuma lito kuŝas
Kaj kiel Dornrozinjo dormetas la sopiro,
Pri l' kavalir' fabela ĝin palaj sonĝoj tuŝas.

Vi iras, kaj dormetas sub puntoj delikataj
Du cignoj neĝe blankaj, kun rozkoloraj bekoj,
Sur lag' de via brusto molritme luladataj.

Ĉe mia flank' vi iras, babilas vi naive,
Knabino dolĉe stulta, kaj vi eĉ ne konjektas,
Ke tranĉas mian koron sopiro sangsoife:

Vin treni al abismoj kaj al sakrilegio
De ambatalo murda! Vizaĝo via ĉasta
Iĝu virinvizaĝo kun peka mark' de l' Scio.

La flamojn de l' infero bruligi en okuloj,
Kaj per frenezaj kisoj distaŭzi viajn harojn,
Ĝis kovros vian korpon fajreraj sopirbruloj.

Viajn marmorajn ŝultrojn per kisoj frapi skurĝe:
Jen via kavaliro! Vekiĝu, Dornrozinjo!
Al voj' Gehena vokas la ĉar' sovaĝa urĝe.

Ho, amon doni, sangan, sovaĝan, rabiantan,
Ho, amon doni, amon, kaj poste — plori, plori,
Priplori perdiĝintan trezoron diamantan.

XI.

Ho, feliĉuloj, kiuj, kvazaŭ birdoj,
Kontruas neston post la enamiĝo
El molaj plumoj de la dolĉaj virtoj.

Ilia saĝo estas la Sufiĉo.
En malprofunda akvo de l' Kontento
Ili fiŝetojn kaptas de l' Feliĉo.

Malvarman teon de l' malnova sento
Sur kisofajro ili revarmigas,
Se venas bona kaj laŭleĝa tento.

Dezir' de Novo ilin ne instigas,
Ne frapas per trudforto sorĉopova,
Katenoj dolĉaj bene ilin ligas.

En sia amo, en poem' milstrofa,
Relegas ili milde kaj serene:
Troviĝas en ĝi ĉiam io nova.

Ili ne kuras: iras nur promene
Ĝardenon saman. Dum trankvila iro
Elĝuas ĝiajn multajn belojn plene.

Sed mi, jen mi! Infera kavaliro!
La filo de Volupto kaj Enuo,
Mi, estro kaj viktimo de l' Sopiro!

Piedoj miaj vadas ĝis genuo
En sango, larmo, ĝemo kaj ĉagreno,
Kaj post mi: la vulturo de l' Detruo.

Mi, Ahasver' de l' amo, sub malbeno,
Kuradas post feliĉo furioze,
Por senti la feliĉon peza ĉeno.

Ho, se la Sorto donus jam almoze
Virinan bruston, kie skurĝa pelo
De la Sopiro ĉesus, ekripoze.

Ah, legi longe el okula helo
Kvietan ravon! Resti fine, resti!
Sondi profundojn de l' trankvila Belo:

Jen estus savo! Sed mi amon festi
Nur povas per absinto de l' momento,
Konstrui neston, sed neniam nesti,

Ĉar ŝiras for la neston kruda vento
De amsopiro nova. Kaj, mi kuras,
Eterna ekzilito. Ve, turmento!

Ke am' al ĉiuj inoj min torturas!
Jen, kuŝas morte, sur la vojo migra
La koroj! Rerigardo min teruras:

Disŝiris ilin mia amo tigra,
Suĉanta sangon, ve, neniam sate...
Sur mia koro staras skribo nigra:

Lasciate ogni speranza, voi ch' entrate.

XII.

La viv' ne estas vivo, nur ĉagreno,
Kaj sola savo estas la Forges'.
En ludo, kiso, vino kaj veneno
Tiun Forgeson serĉas ni sen ĉes'.

Kiel la grek' dum Dionizfestenoj
El ĉi Forgeso volas suĉon mi.
Mi skuas min. Ruliĝas for ĉagrenoj
De l' koro. Serĉas savan kruĉon mi.

Ho, sankta kruĉo! Trinki ĝin profunde!
Kaj ĝia suko ja ne estu vin',
Sed Lethe-akvo! Eble nun surfunde
Eĉ la Feliĉo trovos kaŝe sin.

Piul' ĝin trinkas el la preĝ' al Dio,
Kelkaj el vino, kelkaj el la pip',
El ludpasio, el haŝiŝ', opio,
Mi volas sorbi ĝin de via lip'.

Knabino, mi ne venas kun promeso
Pri am' fidela, pri eterna sent',
Mia deziro estas nur forgeso,
Kaj mia Kredo estas la Moment'.

Okulojn niajn fermu dolĉa sveno,
Orelojn niajn ŝtopu la plezur',
Ĉu ĝenu nin, se l' mondo de l' Ĉagreno
Eĉ renversiĝos dum freneza kur'?

En ĉiun malpuraĵon ŝovas nazon,
Mallaŭdojn krias, tondras la profet'.
Ridinda pen': akceptos la ekstazon
La mond' kun mok', se ne kun ŝtonoĵet'.

Malpuran akvon mondkloak' elpuŝas
Senĉese. Ĝin ne fermos via kork'.
Pli bone do, se en la kot' ni kuŝas,
Por grunti tie, kiel sata pork'.

La lipojn donu do por kisoj spitaj,
Ke ebriigu nin sufoka ĝu'.
La homoj, kvazaŭ ratoj venenitaj,
Kuradu, mi ne volas vidi plu.

XIII.

Mi estas perfidanto de altaro,
Kaj kiel herezulo sur ŝtiparo
Mi kuŝas nun sur via arda sin':
Turmentu min, bruligu min, knabin'.

Per ardaj ĉenoj ligu min brakumo,
Odor' de haroj, spiro de parfumo
Kiel la fum' sufoku min ĝis sven'.
Mi preĝas vin, anĝelo de Gehen'.

Drinkigu min per kisoj en ebrion,
Forprenu volon, menson kaj konscion,
Ke el la sonĝo, plena de inkub',
Ne veku min la pento kaj la dub'.

XIV.

Doloras al okul' la lumo,
La formoj, la kolor',
Doloras al orel' la zumo,
Al brusto la odor',
Kisfajro flugis for en fumo,
Sur lipoj restis bruldolor'.

La langon verme naŭzo maĉas,
La dentojn la agac',
Inerte mia man' pendaĉas
En plumbe peza lac',
Kion vi volas? Al mi plaĉas
Nur kuntiriĝi, kvazaŭ erinac'.

La akraj rokoj de l' amĝuo
Kontuzis min ĝis sven',
Inkube premas min enuo
Kaj morte surda splen',
Virina brust', viringenuo:
Kusenoj plenaj de venen'.

Ekpluvas... Min deziro trenas
Ekiri sub nubar',
Dum vangoj de pluvgutoj plenas
Apogi min al bar',
Kaj kredi, ke la gutoj venas
El mia seka okulpar'.

XV.

Sepmejla bot', sepmejla bot',
Vi portis svinge, salte.
Nun el la alto al la kot'
Kial vi falas halte?

Ho, kial post la vaga ir'
Piedoj lame lacas,
Kaj pro la freŝaera spir'
La dentoj jam agacas?

Ho, kial tedas min liber'
Kaj volus mi min ĉeni,
Kaj mi sopiras kun sufer'
Al iu aparteni?

XVI.

Ho, rememoro! Via man' subite
Min kaptis nokte ĉe la koro nuda.
Surprize venis vi kaj seninvite,
Ne velurmane, sed kun ungo kruda.

Vi flustras al mi pri l' feliĉo ama,
Kvieto, mildo, dolĉo kaj sereno.
Sed ĉiu guto de l' miel' iama
Sorbiĝas en min kiel la veneno.

Reportas al mi via fort' fatala
La dolĉajn horojn de ŝi donacatajn,
Kaj ili venas, fantomaro pala,
En koron boras ungojn senkompatajn.

Ho, jen la koro! Suĉu, ar' vampira,
Do trinku, trinku mian sangon varman,
Kaj eble ĝia forto eliksira
Redonos al vi vian vivon ĉarman.

Revivu! Eĉ se tuta sango mia
Forfluos el mi nun sub via ŝiro,
Kaj vian vivon, en feliĉ' ebria
Salutos mi per mia lasta spiro,

Revivu, trinku!... Sed vi fornebulas,
Silenton preman trovas la aŭroro,
Nur riveret' de miaj larmoj rulas
La muelilan radon de l' doloro.

XVII.

Mi iris for, mi iris for,
Facile mi foriris,
Ĉiujn radikojn de l' memor'
El koro mi elŝiris,
Libera viv': libera krim',
Mi pensis kun facilanim'
Dum fajfo de kanto strata.
Per la plezuroj de Eden',
Per ĉiu dolĉa amvenen'
La koro nun estu sata.

Kaj mi preĝis, en sakrilegio,
Kun sentoj blasfemaj, sur sinoj,
Kun blinda fervor' de pasio
Mi faris altaron por falsaj diinoj...
Sed estis ja vana la ŝaŭma bol',
Kaj ardo freneza de amoj diboĉaj,
Jen, super altaro de ĉiu idol'
Tremigis min samaj okuloj riproĉaj

Silente, kun dolora mild',
Min alrigardis tie — ŝia bild'.

XVIII.

La sento de soleco min atakas.
Mi frostotremas, miaj dentoj klakas.

Ho, kovris iam min talaro ama:
Velura, mola, varma, riĉornama.

Sur ĝia ŝtof' el oraj ĝojfadenoj
Estis broditaj dolĉaj amoscenoj.

Ĝi ŝirmis min kaj fermis for la vidon,
Ne vidi damnon, krimon kaj insidon.

Sed, malsaĝulo, mi ekkuris foje,
Perdiĝis ie la talar' survoje.

Mi haltas lace. Nun mi estas nuda.
Doloro frapas min per hajlo kruda.

Sub pezaj nuboj mia kap' malvirta,
Pro pluv': malseka, pro ventego: hirta,

Kliniĝas pale, svene al la brusto,
La nudan korpon pikas la arbusto.

De kiu bene la talar' min tegis,
Denove skuas min kaj ekŝiregis

La furioza mondo. El la koro
Leviĝas vee la malnova ploro.

Dolor' pri amo kaj dolor' pri mondo
Min superverŝas per tempesta ondo.

En mondo peka, mi, la homo peka,
Jen mi staradas, kiel arbo seka,

Kiu kun sia kurba trunko kava
Atendas frapon de la fulmo sava.

XIX.

Vagulo migras sur la vojo,
Ĉe l' koro mordas lin malĝojo,

Ĉe l' gorĝo premas lin sufok':
Ho, jen la lok', la kara lok',

La lok' konata, belpejzaĝa,
Nun — kiel kruda kaj sovaĝa.

Piedojn kaptas la erik'
Kaj dorno, kvazaŭ malamik'.

Pene treniĝas paŝ' post paŝo,
La vojo dronas en densaĵo.

Ho, ĉu perdiĝis do la voj',
La vojo al la dom' de ĝoj'?

Kaj — se mi eble ĝin atingos,
Neniu tie tukon svingos,

Ho, kia do mi trovos ĝin?
Ĝi eble estas jam ruin',

Kaj tra l' truegoj de l' tegmento
Funebrajn kantojn muĝas vento.

Aŭ — tra l' fenestroj lampa bril',
Interne ridosonoril':

Jam eble super ŝi flugpendas
Feliĉo, kiu por mi fremdas?

Ĉe l' tablo par', intima sid',
Pro larm' nebulos mia vid',

Kaj de l' fenestro, kun stumblanta paŝo
Mi ĝeme turnos min al la densaĵo.

XX.

Mi pekis, punu, kara, punu min!
Ho, batu min per frosto, karulin'!
Per kruda vort' rifuza min turmentu,
Ke mi baraktu, ke mi plore pentu.

Mielan vinon donis via lip',
Sed min sopiro pelis, kvazaŭ vip',
Al la freneza, kulpa amebrio,
Al brand', absinto, al haŝiŝ', opio.

Ĉastpure flirtis mia flag' de am',
En kot' tirite, jen, malpura jam.
Nun mi reportis... Punu min malvarme,
Ke mi ĝin ree pura lavu larme.

Vagul' de am', en postebria hont',
Soifas je freŝiga, bona font',
Ho, vi trinkigas! Kara, mia kara!
Vi, mia akvo, freŝa, pura, klara!

XXI.

Konsolu min, ĉar, ve, mi vin ofendis.
Kaj min refalis, mian bruston fendis
La forĵetita ŝtono...
Kaj batas per bastono
Mi ĉiu vorto, kiun vi elplendis...
Konsolu min, ĉar, ve, mi vin ofendis.

Priploru min, ĉar, ve, mi vin plorigis,
Ĉi dolĉan koron longe mi borigis
Per la memor' amara
Pri l' tempo kara, kara,
Kiun la amo por ni ekflorigis.
Priploru min, ĉar, ve, mi vin plorigis.

Konsolu min, priploru min, karesu,
Ridetu, ke per via rido ĉesu
La mord' en la animo,
Bastono de pilgrimo
Ekfloru, dolĉan frukton ĝi promesu...
Konsolu min, priploru min, karesu...

XXII.

Ĉiu malnova zorg', doloro kaj skrupul':
Ĉifonoj jam de riĉiĝinta almozul',
Ĉiu malnova rido, ĝuo kaj jubil':
Jam enuata, forĵetata knabludil',
Ĉiuj malnovaj vagoj tra la kis-ĝarden':
Eraraj vojoj, honto, honto kaj ĉagren'.
Jen, mi revenis, kiel la disipa fil',
Kaj staras antaŭ vi kun honto kaj humil',

Ho vartu min pardone, prenu min ĉe man',
Ke ĉion mi forgesu! Kiel la infan'
Naiva estu mi sen pento kaj sen sci',
Instruu min, ke ĉion ree lernu mi,
Instruu min, instruu pri la bona am',
Mi sciu certe, kion mi konjektas jam:
      Ne estas la amo
      Brulpereiga flamo,
      Mordema kislukto,
      Venena volupto,
      Sed estas ĝi ponto,
      Ho, ponto el or',
      Sur kiu promenas
      Kaj sin ĉirkaŭprenas
      En dolĉa renkonto
      Infanoj de l' kor':
      La pensoj, la sentoj
      En roza kolor'...

      Ho, riĉaj momentoj!...


  Nun la hero' paroli ĉesas,
Kaj vivos virte, laŭ moralo.
Sed tio — restu sub vualo,
ĉar — ja neniun interesas...

La »ŝlima marĉo« jam promesas
Iĝi por li edena valo,
Do la hero' paroli ĉesas
Kaj vivos virte laŭ moralo.

Ni lasu! Li ne plu ekscesas
En peka, kisa karnavalo,
Ĉe l' retrovita idealo
Li pene pentas kaj forgesas,

Nun la hero' paroli ĉesas.