Duopa psalmo

Ho, Afrodita, dolĉa kaj venena,
Tronanta supre, sur Olimp' serena!
La korojn donis ni sub vian regon
Aŭskultu nian preĝon kaj petegon.

Jen ni oferas rozojn kaj narcisojn,
Ho, donu niajn ĉiutagajn kisojn!
Majesta! Ni vin petas sur genuo,
Ne batu nin per frosto de Enuo.

Se pro tepido nia am' suferos,
Ordonu al la petolema Eros:
Li pafu sur nin sagon ĉiam novan,
Dolĉe venenan, ardan, sorĉopovan.

Ho Dolĉa! Petas ni vizaĝaltere,
Ne lasu elreviĝi nin mizere.
En akompan' de via ĉar' kolomba
Ni iru kune ĝis la kavo tomba.

Eterne freŝan verŝu am-aromon,
Neniu el ni vian dolĉan nomon
Malbeni devu iam, forlasita...
Senvelkan gracon donu, Afrodita!