En solo

Ĉu en ĉambreto, dum vespersilento,
Aŭ eĉ en la tumulto de l' popol',
Subite ne atakis vin la sento,
Ke estas vi en sol', en surda sol'?

Ke via kor', turmente pro senpovo
Frapadas sur la ŝton' de via sin',
Kiel sub tero, post la katastrofo,
Ministo en la enfalinta min'?

Kormilionoj sub la sama fato
Baraktas, signas per obtuza bat'.
La am', la am', jen estas tia bato,
Kaj tia bato estas la kompat'.

Potencaj batoj sonas, ho, sed svene,
Senforte mortas sub la surda ter',
Kaj tamen ĉiam sonas batoj pene,
Jen kun espero, kaj jen sen esper'.

Ho, se alvenus sopirata savo,
Kiu la korojn portus al la lum':
En ĝoj' ebria, en eterna ravo
Nin en dancringon fandus fratbrakum'!

Espero trompa! Tiu sav' ne venas,
Profunde kuŝas enfalinta min'.
La kor' fermita malespere penas,
Vane frapante sur la mur' de sin'.