Familiopatro

La am' ebria iĝis edzodevoj.
Edzin' — feino ĉe la enamiĝo —
Dikiĝis, grumblas hirte, en negliĝo,
De ŝia kapo falis kron' de revoj.

Junulaj sonĝoj estis trompimagoj.
Kaj restis: zorg' pri vesto kaj pri pano,
Laceco, tremo dum infanmalsano,
Treniĝo sub la ŝarĝ' de grizaj tagoj.

Ho, kaptas ofte lin dezir' ribela:
Elsvingi el la jugo sian nukon,
Ekiri al la vivo dande bela!

Sed devoj vokas, baras al li flugon,
Ĉenite firme al la rad' muela
Li klinas kapon sub benitan jugon.