Homo

      Vi forĵetis vian veston haran, la manojn forŝiris
de l' tero
      Kaj svinginte ilin al ĉielo, vi ekstaris kaj sur la
levitan frunton
      Vi verŝigis la sunon. Per forto magia de fingroj
lertmovaj,
      Je viaj sklavoj vi sorĉis ŝtonon, lignon, metalon,
akvojn ondantajn,
      Sur la sovaĝajn ventojn vi metis vian jugon,
      Kaj por paca laboro sin dungis en vian servon
la fajro senbrida,
      Leviĝis la inerta materio en maŝinojn, turniĝis,
galopis, muĝis, vian potencon hurlis tra la tero,
      Donis vivon kaj morton, spiregis vian gloron per
pulmo giganta,
      Dum via raŭka amvoka voĉo fandiĝis en melodion
sur la florantaj kampoj,
      Eksonis la kano, kaj viajn korbatojn ĝi kantis
en noktoj lunbrilaj,
      En via orel': sonoraj melodioj, en via okul':
la vidata pompo de l' mondo, kaj aparta mondo en
via cerbo,
      Majesta kaj senlima, kiel mem la Spaco, graveda
je astroj.
      Vi staras en supro de ĉielatinga turo,
      Observas vian verkon kaj fiere krias fieran vian
nomon: Homo!
      Ho! Kiel mi bruligus ĝojofajrojn sur pintoj
de montoj,
      Per sonoriloj mi alarmus vian laŭdon tra l' spacoj
malproksimaj,
      Mi portus vin surŝultre al la bukedita miraklo
de Ĝojo,
      Via admiranto, adoranto, ekstaza kantisto, diboĉa
parulo en festa danco eterna
      Mi estus, ho frata gento, ho kara kaj amata
gento, ho kompatinda kaj malaminda
      Kaj malbenata, abomenata, milfoje priplorata
gento,
      Korsange nutrata honto mia: Homo!

      Ve, ŝiriĝas la vortoj de la himno gloranta,
      Estingiĝas la ĝojofajroj, tranĉe plorigas la fum'
la okulojn,
      La sonoriloj krevas,
      Velkas ĝojfloroj: iliaj trunkoj estas trempitaj en
venenon.
      Kaj kion admiri? Arton de murdo? Kiun adori?
Falintan anĝelon? Kion kanti? Veon kaj ĝemon?
Kion danci? Mortodancon sur ruinoj?
      Kaj kial plu paroli? Vi scias ja!
      Dolorus la ekzemploj al la eldiranta buŝo.
      Ve, ĉio vana! La sola savo estas
      Rifuĝi de vi, rifuĝi
      Al la fidelaj okuloj de la bestoj senkulpaj,
      Al la milda verdo de branĉoj sin streĉantaj heroe
al ĉielo
      Kaj al la tragika muteco de l' ŝtonoj.