Maljuna fraŭlo

Vesperoj gaje pasas en kazino,
La glasoj tintas, li la fumon blovas.
Promene li ĉapelon flankenŝovas
Kaj dande turnas sin post belulino.

Senzorge, gaje li tra l' viv' promenas,
Edzina plendo, aro de infanoj,
Kun bruaj ludoj, ploroj kaj malsanoj,
Per hejmaj zorgoj lin neniam ĝenas.

Sed ofte, se el amikfamilio
Li venas, jen, eksangas, kvazaŭ vundo,
En lia koro akra nostalgio

Je l' hejm', kiun sur sia vivogrundo
Li ne konstruis. Kaj kun apatio
Li ĝemas: »Morti sola, kvazaŭ hundo!«