Ribeleto

Ho, kiom da bataloj en la mondo!
Egale estas, kio ajn min gvidus,
Nur foje min mem mi batali vidus!

Ĉu do ne estas, kiel ĉiu homo,
Knedita mi el karno kaj sopiro,
Ke mi inerte sidas kun ĝemspiro?

Kiom utilas ja, al kiu plaĉas.
Ke, jen, mi estas bona, kiel pano,
Kaj mi sekiĝas, aŭ min mus' formaĉas?...