Sonorilludo

Vespere, en kor-bora, dolora monotono,
Subito, jen, eksonas la sonorila sono
Kun frapo ĝemanta,
Kun muĝo tremanta.
La frapoj ekbruas, fenestron ekskuas,
Kaj milde ekfluas muĝado, la sorĉa.
Ho, son' sonorila, vi, tondrosimila,
Kaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa!
Doloro en koro sveninte dronanta
Sufokas, mi vokas al bronzo sonanta:

    Ho, svingu la langon,
    Vi, tondre batanta!
    Lamento giganta
    Traringu la landon!
    Priplendu la honton
    De mondhekatomboj,
    Per plendo pri tomboj
    Ekfendu la monton!
    Estingu flamlangon
    De l' monstro malinda,
    Longunga kaj blinda,
    Sorbinta la sangon:
    Atingu la fundon
    De l' koro profunde,
    Ĝi sangis abunde,
    Do vindu la vundon!
    Ho, ringo de kantoj,
    Do fondu la Rondon,
    Do fandu la mondon
    En rond' de amantoj!

Sorĉbata, dolĉflata sonoro min levas,
Pri l' flamo de l' amo flagranta mi revas!
Ke festaj fajrolangoj disflugas tra la landoj,
Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpreno,
Kaj frate, en rondo solena, tra l' mondo
Ekmuĝas la ondo de l' Kant' pri Kompreno...
Sed ve, jam lastĝeme,
Kaj lace, kaj treme,
Kun mortadanta muĝo forsonas bronza sono,
Kaj kaptas min denove dolora monotono...

(1918)