Rigardu, staras blanke sub alta neĝ' Soracte. Klinas sin pro la peza ŝarĝ' la arboj pene, kaj rigidas akvo rivera per akra frosto. Forpelu fridon, ĵetu abunde al la fajro lignon, pli malavare la kvarjaran vinon, Thaliarchus, verŝu nun el la Sabina kruĉo. Ceteron dioj zorgu! Se ili jam pacigis ventojn kun la batala mar' luktantajn, nek cipreso estas plu agitata, nek olda ulmo. Pri morgaŭaĵoj scii ne volu, kaj la tagojn, kiujn donos afabla Sort', rigardu gajno! Nek ĥordancojn, knabo, evitu, nek amojn dolĉajn, dum foras griza aĝo moroza; kaj vi floras. Nun la Kampon aliru, kaj la placojn, flustri en fiksita horo de nokto tenerajn vortojn. Nun ĉarmas vin la rido petola de knabin' angule ludkaŝiĝinta, kaj garantiaĵ' rabita for de brako, de ŝajne rezista fingro. |