1. Ekĉirpas jam hirundo: "Tagiĝas, kien nun do vi iros for de l' dolĉa lok'?" — Ho birdo, mi ne iras ankoraŭ, al mi ŝiras la koron la disiga vok'. En ŝia ĉambro mi, beata, troviĝas kun ŝi, la amata. Ni ambaŭ krie voĉas, ke mi ne iros for, kaj ni en amfervor' la manojn interkroĉas. 2. Mi kuŝos hejme en la lito malsane de ĉagren', najbaroj venos por vizito, sed vanos ĉies ven'. Sed se viziton al mi farus la amatin' subite, ja ĉiuj kuracistoj starus ĉi tie hontigite, ĉar ŝi esploron ne bezonas, malsanon mian bone konas. 3. Amato, mia kara, mi diros, kiofara mi estas nun: mi birdojn ĉasas. Per uz' de ruza saĝo, per gluo kaj per kaĝo tiuj sin trompi kaj sin kapti lasas. Alflugas birdoj buntaj de sur la bordoj Punt-aj, kaj ĉiu estas mirhe dolĉbalzama. L' unua, kiu venas, la vermon vidas, prenas, kaptiĝas tuj en la momento sama. Ho, kiel de parfumoj de Punt' odoras plumoj, kaj ĝiaj ungoj plenas de rezino! Mi havas la deziron, malfermi la kaptilon kun vi, trezor' de mia kor-inklino. Tre dolĉas kune preni kaj en la manoj teni la birdon odorantan de balzamo, plej dolĉas sur la tero, plenplene de tenero al kampo iri, al amat', por amo! 4. La amo de l' amata estas trans la Nil', la akvo ŝin de mi dividas. Sur la rivera bordo kuŝas krokodil', tra l' akvo mi al ŝi rapidas. Kuraĝta estas sur la akvo la anim', kaj kiel tero sub la pland' la ondo! La amo, ŝia amo faras forta min kaj ŝirmas per magia rondo. |