Giosuè Carducci
ĈE LA STACIDOMO EN AŬTUNA MATENO

Lumfontoj sekvas unu l' alian en
pasado pigra post tiu arbovic'.
De l' branĉoj, kiuj pluvon gutas,
falas oscede la lum' en koron.

Lamentas akre fajfo penetra de l'
haltanta trajno. Plumbokolora la
ĉielo. Ĉirkaŭ ni fantomas
frua mateno de fin' aŭtuna.

Ho, kien kuras mute, tumulte kaj
vagonojn nigrajn eksieĝante ĉi
popol'? Al kiaj nekonataj
penoj amaraj, esperoj vanaj?

Bileton, Lidja, reve vi cedas al
truilo seka de l' vagonargvidist',
cediĝas al la fluga tempo
bela memoro, momentoj dolĉaj.

Laŭlonge de la nigra vagona vic'
gardistoj iras nigrakapuĉe nun
simile ombrojn, kun martelo
fera kaj ansa lumilo. Tintas

batita fera bremso funebre, kun
resono longa. Funde de la anim'
respondas eĥo de dolora
tedo simila je plorsingulto?

Frapfermo de l' pordeto kupea nin
insulti ŝajnas, kaj kiel akra mok'
impresas vorto ekiriga.
Brute la pluvo la vitrojn batas.

Kaj nun, konscie pri sia ŝtal-anim'
sin skuas snufe, terne la monstro kaj
malfermas larĝe flam-okulojn,
moke je spac' tra la grizo fajfas.

Ĝi iras, naŭza monstro, kurante jam
terure, skue kun mia amo, ve,
jam dronas en mallum' vizaĝo
blanka, vualo adiaŭ-signa.

Ho dolĉa anĝelvizaĝo de roza pal',
ho pacradiaj stelaj okuloj, vi,
ho riĉbuklare ombrumita
frunto, vi ĉasta, ravanta, brila!

La viv' jubilis varme ja en l' aer',
somer' jubilis dum via alridet',
la juna suno de Junio
per sia lumo delice kisis

en reflektiĝoj per la kaŝtanharar'
la vangojn mildajn, kaj, kiel aŭreol'
ol sun' pli bela, miaj revoj
ĉirkaŭ la rava figuro ŝvebis.

En pluv' mi iras jam tra nebulo, por
perdiĝi en ĝi, kaj kiel ebriul'
mi ŝanceliĝas kaj demandas:
ĉu mi ne estas imag' fantoma?

Ho, kia frida, flava foliofal'
senĉese, mute, peze nun en l' anim'.
Mi kredas: en la tuta mondo
estas eterne novembro sole.

Ol la konscio nun preferindu ĉi
krepuskaj ombroj kaj ĉi nebula stat'.
Ho, droni, droni en ĉi tiu
surda doloro eterne daŭra!