Jose-Maria Héredia
ĈEVALVIROJ KAJ HERKULO

La nupta svarm' sin ĵetis al festaj tabl-okupoj:
centaŭroj, batalantoj ebriaj, ardaj, belaj;
miksiĝis karn' heroa, en torĉobriloj helaj,
al la ardruĝaj feloj de l' filoj de la Nuboj.

Ridoj, tumulto... Krio! ... Sub la purpur' en ruboj
l' Edzin' malhonorata sur nigra brust' anhela
baraktas; bronzoj tintas de hufbatad' martela;
la tablo renversiĝas inter kirliĝaj grupoj.

Sed vir', ĉe kiu nanas grandulo plej impona,
sin levas. Sur la verto faltiĝas naz' leona
inter la stariĝantaj orharoj. Jen Herkulo.

Kaj jam de unu fino de la festa ĉambrego
ĝis fin' alia, tiu blekanta monstra grego
bridiĝas de l' kolera teruro de l' okulo.