La voluptan dion Eros ĉe la haroj festonitan mi deziras nun prikanti. Li tiranas en ĉielo, li la tutan teron juĝas... * Furioza frenezumo la Erosa ludo kuba... * Forĝiste Eros min la ardiĝintan bategis per martelo kaj trempis min en la riveron vintran... * Mi ree saltas de l' rokpinto Leŭkata en grizbuklan maron, denove amebriiĝinto... * Eros vidas, ke l' mentono grizas al mi de blankaj viloj, kaj forflugas la fripono per brilegantaj orflugiloj... * Purpurpilkon alĵetis vi, ree, Eros, orhara knab',\ kun belŝua knabino mi devus ludi kaj ŝerci. Sed, fiera Lesbianin', mokrigarde ŝi ridas pri mia griza hararo kaj serĉas amon pli junan. |