Ebria de ribelo kaj murdo, l' eskadrono fuĝis al monto kruta, al ŝirma grotsekreto, de tim' ĵetite, sentis la morton jam en preto kaj flaris en la nokto odoron de leono; kuris tra veproj, fendoj, torentoj, rokoŝtono, lacerton, hidron hufis en nebridebla treto — kaj sur ĉiel' altiĝis jam fore la silueto de Ossa, de Olimpo kaj nigra Peliono. Jen, unu forkuranto de l' kruda hordo haltas, kun bruska baŭm' sin turnas, rigardas — kaj eksaltas, per sola sving' sin kroĉas al frata grego trema, vidinte, ke de l' Luno blindige, plene brula longiĝas jam post ili, fortimigil' ekstrema, la hororaĵ' giganta de ombro la Herkula. |