Bálint Balassi
LAUDEM CONFINIORUM

Hej, bravuloj, kio sub ĉiel' de Dio pli belas ol la limoj?
Se l' printempo floras: birdoj eksonoras, bluas la malproksimoj,
kampoj bonodoras, ĉielo roson ploras, ke plezuras animoj.

Malamik' se venas, koroj bravaj plenas de la batalsopiro,
kaj ja, eĉ krom tio, el nura pasio, estas brava turniro,
kie rajdas, bravas, lance luktas, trafas, frunte sangas la viro.

Sub standardoj sangaj kun lancoj rubandaj jen, bravuloj rajdadas,
antaŭ l' trup', sentime, kampojn malproksime esplorante invadas,
per seloj panteraj, per kaskoj fajreraj, per kaskplumoj paradas.

Arabaj ĉevaloj je l' trumpetsignaloj sub ili dance saltas,
kiam ekmatenas, unu ekpostenas, ceteraj dormi haltas,
pro la ĝismatenaj bataladoj penaj ili ja lace fartas.

Por la nom' belfama, por honor' ornama ili ĉion fordonas,
je l' homeco vera, je l' kuraĝ' fiera per ekzemplo admonas,
tra l' kampoj armile flugas falksimile, sabras, ĉevalojn spronas.

Se la malamiko venas, por lancpiko ili ĝoje ekiras,
en malbona ŝanco de l' batala danco sin senvoke retiras,
kaj persekutate sin returnas bate, ruzan venkon akiras.

Por ili kamparo estas kaj arbaro la promena palaco,
vojembuskoj valaj, lokoj krudbatalaj: la lernej' de sagaco,
ili amuzitaj estas per militaj soifo, fasto, laco.

Pri la klingoj glavaj ĝojas viroj bravaj en luktoj kaprikoltaj,
en lokoj batalaj kuŝas multaj palaj vundaj viroj kaj mortaj,
post sangaj atakoj estas korvstomakoj la ĉerk' de viroj fortaj.

Ho, karaj, junaĝaj, laŭdindaj, kuraĝaj, landlimaj armeanoj,
kies nomo glora estas grandhonora antaŭ ĉiuj teranoj,
kiel arbon frukte: per feliĉ' dumlukte vin benu Diaj manoj.