Gaius Valerius Catullus
KISSOIFO


Kiom da viaj kisoj do, Lesbia,
      demandas vi — satigus min, tro multa?
Ho, kiom da sableroj en Libia
dezerto, inter la Jupitro-kulta
orakolej' kaj sankta lok' sepulta
de l' praa Battus en Cyrene ardas,
kie silfidoj kreskas flavombrelaj,
aŭ kiel multe da okuloj stelaj
en la silenta nokto alrigardas
sekretajn parojn dum la amoj ŝtelaj,
tiom da kisoj kun vi kisi trovus
la frenezul' Catullus sate multa,
kiujn nek nombri scivolulo stulta,
nek lang' malica jam missorĉi povus.