Temp' de nebuloj kaj de matura frukto-pleno, intima amik' de l' suno kreskiga! Vi, kompanoj, konspiras, kiel ŝarĝi per riĉa frukto-beno la vitojn ĉirkaŭ l' rando de la tegment' el kanoj, kurbigi per pom-pezo la muskajn arbojn famajn, plenigi ĝis plejmezo la fruktojn per maturo, ŝveligi la kukurbojn, remburi avelŝelojn per dolĉa kerno, kaj pli, kaj ĉiam pli tra l' ruro kreskigi tardajn florojn por la abeloj svarmaj, ĝis ili kredas: jam plu ne ĉesos tagoj varmaj, ĉar ĝis trans rando ŝtopis Somer' iliajn ĉelojn. Kiu ne vidis ofte vin inter riĉo pleja? Kiu ajn foje serĉas ekstere, vin retrovas sidanta senzorgeme sur sojlo gren-teneja; mildleve viajn harojn la kribra vento blovas. Aŭ vi en sulk', tranĉita de vi, en dormon svenas pro la odor' papava, kaj lasas en trankvilo la sekvan serpo-tranĉon da herb' kun ties floroj, aŭ, kiel rikoltisto, vi firme rekta tenas vian ŝarĝitan kapon dum riveret-trairo, aŭ paciencrigarde ĉe la pomvin-premilo pri ties lastaj gutoj vi gvatas hor' post horoj. Kie jam estas kantoj de la Printempo, kie? Ne zorgu ilin, ankaŭ vi havas ja muzikojn, dum palas tago softa sub nuboj agonie kaj roznuance pentras la stoplojn de tritikoj, jen, triste ĥoro zuma de etaj kuToj veas inter river-salikoj, en sink' aŭ supren-treno, laŭ mort' aŭ reviviĝo de la facila vento, kaj de l' montetoj laŭte la grasaj ŝafoj beas; la griloj kantas, kaj kun soprana kantileno kaj rubekolo fajfas en bienet-ĝardeno, kaj en ĉieloj ĉirpas hirundoj po taĉmento. |