John Keats
LA BELLE DAME SANS MERCI

Ho, kio al vi, povra knab'?
Jen solas, palas vi en vag',
ne kantas birdoj, velkas la
kanoj sur lag'.

Ho, kio al vi, povra knab',
malgrasa, trista je l' mien'?
Rikolto pretas, plenas la
sciur-magazen'.

Lili' sur via frunto, kun
la ros' de febro, de angor',
sur via vang' la pala roz':
velkinta flor'

En kamp' knabinon vidis mi,
feinon ravan: longa har',
facila krur', sovaĝa flam'
en okulpar'.

Al sel' mi prenis amble ŝin,
nenion krom ŝi vidis mi,
kaj ŝi kliniĝis al mi kun
fe-melodi'.

Mi ŝin ornamis per florkron',
odora zon', florbracelet',
rigardis ŝi amŝajne, kun
dolĉa ĝemet'.

Regalis ŝi per ros-mana',
dolĉa radik', sovaĝmiel',
fremdlingve, certe flustris ŝi
pri am-fidel'.

ŝi gvidis min al elfa grot',
rigardis min kun kora ĝem',
la flamokulojn fermis mi
per kiso-prem'.

Kaj ni ekdormis sur la musk'.
Mi sonĝis, ve, en mia viv'
nun laste sonĝis mi sur la
frosta dekliv'.

Mi vidis reĝojn, princojn kaj
soldatojn kun mortpala flav',
kun kri': "La belle Dame sans merci
tenas vin sklav'."

Terur-averte gapis min
malsataj buŝoj tra l' krepusk'.
Vekiĝis mi, jen, sur dekliv'
sur frosta musk'.

Jen kial do restadas mi
en pala kaj soleca vag',
dum mutas birdoj, velkas la
kanoj sur lag'.