Jose-Maria Héredia
LA CENTAŬRINO

Travagis iam boskojn, torentojn, rokojn, valojn
centaŭra ras' fiera en svarmo nenombrebla;
la sun' kun ombro ludis sur haŭto ame febra,
ili en niajn blondajn miksis la nigrajn harojn.

Somer' jam vane floras. Ja solaj, la herbarojn
ni tretas jam. Dezertas la grot' kun denso vepra;
fojfoje en noktvarmo mi eĉ ektremas, febla,
aŭdante voki hene de fore virĉevalojn.

Ĉar tiu tag-al-tage malpliiĝinta grupo
de la miraklaj idoj naskitaj de la Nubo
nin lasas, kaj hominon peladas kun amspleno.

Eĉ am' ilia brute degradas nian sinon;
la kri', el ni ŝirita de ili, estas heno,
dezir' ilia premas en ni nur ĉevalinon.