Neniam mortas poezi' de l' Tero. Se l' birdoj svenas pro l' ard-suna bril', kaj serĉas freŝan ombron, sonas tril' en ĵusfalĉitaj kampoj tra l' aero: cikado. En la pompo de l' somero ĝi estras. Ĝi ja ne rezignas pri l' amuz'. Kaj — lace pro l' ŝerckantoj mil ĝi ekripozas plaĉe sub herbero. Neniam ĉesas Tera poezi'. Vesperon vintran, kiam frost' glacia silenton forĝas, ŝprucas tril-fontet' ĉe l' forno: gril'. En varmo pli kaj pli. Kaj ŝajnas ĝi en rev' duonkonscia cikada kant', sur herba kamp-montet'. |