Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
LA EĤO

Se fulmotondro, voĉ' fanfara,
besthurlo en la dens' arbara,
sur knabinlipoj kanto klara
al vi atingas,
vian respondan vorton, kara,
tuj vi resvingas.

Se la ĉielon tondro fendas,
se ŝtormo blekas, rokoj plendas,
se ŝalmo trilas, vi resendas
ĝin per ripeto.
Respondon vane vi atendas.
Kaj la poeto? ...