Johann Wolfgang Goethe
LA KANTO DE PULO

Vivadis reĝo foje
kaj granda pulo ĉe li,
li amis ĝin korĝoje,
eĉ propran filon ne pli.
Tajloron voki li sendis,
tiu venis laŭ ordon',
Ĉi moŝton vestu — li mendis —
per jako kaj pantalon'.

En silko kaj velur' ĝi
paradis, grandsinjor',
rubandoj pompis sur ĝi
kaj kruco por dekor'.
Ministro li fariĝis,
surbruste — granda stel',
parencoj liaj riĉis
en rango de nobel'.

Sinjorojn, damojn kortajn
turmentis ili sen fin',
suferis pikojn fortajn
reĝino kaj ĉambristin'.
Sen grato la jukon, brulon
toleri estis dev'.
Ni pinĉas la pikan pulon
kaj premas ĝis la krev'!