Jen, nuda, naŭzmalpura, nutrita nun plej aĉe, mi, sklavo, sed — surkorpe ja signas rest' fiera en bellinia golfo naskiĝis mi, libera, kie miela Hybla montbluojn banas plaĉe. Ve, for jam la feliĉa insul'! ho, se vojaĝe al Sirakuz', abeloj, al montdekliv' vinbera vi venos, laŭ la cigna flugvojo primavera, gast' kara, serĉu, kiun mi amis ĉi pejzaĝe. Ĉu vidos mi l' okulojn malhelviole purajn, la ridon de la hejma ĉiel', kies lazurajn brilegojn triumfarko de nigra brov' reĵetas? Kompatu min kaj iru por serĉ' de Klearista, kaj diru, por ŝin vidi ankoraŭ mi vegetas. Vi certe ŝin rekonos: ŝi estas ĉiam trista. |