Kien vi paŝas, sciencul', pripensu, sur forĵetitaj de l' homar' ĉifonoj, kun skrib', malhela, kiel vintra nokto, jen antaŭ vi la moralaĵ' terura: "Dum milionoj por mizer' naskiĝas, kelkmiloj havus sur la ter' ĉielon, se kun anĝela sento, dia saĝo vivtagojn siajn ili uzi povus." Kial ĉi balaaĵ'? Ke ni sur ĝi paŝtiĝu ŝafe? Kaj, trosate de scienco vanta, ni malŝparu tagon, tagon de Dio, vivon de nacio? Kial ĉi ruboj? Laŭ odor' rekonas sur ili mi la kulpojn de l' besthomo. Jen virt', skribita sur ĉi paĝ', sed iam ĝi estis vesto de rabist'. Kaj tie? Feliĉaj tagoj de la senkulpeco sur rob' de virgulino deŝirita, aŭ sur negliĝo de malĉasta ino. Jen leĝo — sur volumaj paĝoj, kiuj blanklavis sin el vesto de tiranoj, juĝistoj falsaj, ribeluloj sangaj. Sekretoj de maŝinoj kaj kalkuloj: sed tiuj, kiuj uzis for la veston, por ke ĝi iĝu ĉi beleta libro, ekster kalkulo restis: turniĝantaj senfine, en mizer' hurlanta, sur ciklonpelita rad' de Iksion'. Revas saĝul' sur lit' de frenezulo; astronomi' mezuras mondojn sur ĉifonoj de almozulino blinda: la lum' kaj blind' sur sama aĉa paĝo. Fariĝis libro el la vest' de l' sklavoj kaj poltronuloj kaj nun ĝi rakontas pri libereco kaj heroaj tempoj. Fidelo, amikec' fabelas sur vestaĵoj de malnoblaj renegatoj. Mensogoj abomenaj ĉie, ĉie! Kondamnas la literojn deskribitajn la morta masko de l' folio pala. Ĉifon' de landoj! Vi librar' vin nomas. Sed kie libro, gvidi nin al celo? Kie feliĉ' de l' part' pli granda? Ĉu progresis do la mondo per la libroj? Jes, por ke — ju pli gloriĝadas gentoj, skori' ilia nur des pli bestiĝu, kaj furioza brust' de ĉifonulo ĝemspiru peston por la regno glora. Sed, ĉu ni do detruu, kion faris jarmiloj ĉe l' sunlumo de l' spirito? La verkojn de l' saĝuloj kaj poetoj, kaj ĉion, kion el la oraj minoj de l' spert' elfosis por ni jam la Tempo? Animoj brilaj sin disŝiris; viglis ĉe la ruinoj brulaj de la koro por doni al homfratoj erarantaj, batitaj, forton, vojon kaj konsolon: herooj de l' merit' ne rekonata, kiujn — post mort' ilia, kiam tio neniom kostis — fine ekadoris kun findankemo la malica mondo, martiroj de ideoj popolsavaj, ĉu ili, kun ĉi ĉifonbrokantistoj, kaj tedaj kapoj kaj putrintaj koroj, kaj instruantoj de pasioj misaj, ĉu ili do — bonuloj pro misuloj — forbrulu kune sur ŝtiparo sama? Ho ne! ĉi diroj estis nur doloro. Ke pen' de tiom da animoj bravaj kaj mensoj brilaj savi do ne povis de malaltiĝ' la filojn de la koto! Ke nia ter' apenaŭ povas montri angulon, oazeton en dezerto, kie la nom' plej alta estas: homo, kie la praaj rajtoj de la kreo kunherediĝas kun la homo-nom', escepte, se iu naskiĝas nigra, tiun rigardas ĉi gloruloj bruto, portreton Dian per rimen' vipante. Kaj tamen, — tamen peni devas ni. Spirito nova volas jam tralukti, direkto nova rompas tra l' animoj; en krudajn gentojn inokuli sentojn pli purajn kaj ideojn pli fruktemajn. Ke ili fine sin animbrakumu kaj regu la justeco kaj la amo. Kampul' eĉ plej malalta, en kaban', kun fido povu diri: mi ne solas, mi havas fratojn, multajn milionojn, defendas ilin mi, kaj ili min, sort', mi ne timas, kion ajn vi volas. Jen kial devas ni ne perdi fidon. Ni formikdiligente metu, kion la cerbo kreas en inspiraj horoj, kaj post kolekt' de l' ŝtonoj ni konstruu Babelan turon de l' epok' pli nova, ĝis ĝi leviĝos ĝis la alt' de l' steloj. Kaj se rigardos ni tra l' pord' ĉiela kaj ŝtelaŭskultos la anĝelmuzikon kaj ĉiu gut' de nia tera sango ekardos en la flam' de di-plezuroj: dismigru ni laŭ la antikvaj gentoj, rekomencante lerni kaj toleri. Jen do la sort'? Nenie estas fin'? Ne! Kaj ne estos, ĝis la tero mortos kaj ĝis ŝtoniĝos ĝiaj filoj vivaj. Kial ni estas en la mondo? Lukti kaj nutri la sopirojn de l' animo. Ni estas homoj, ter- kaj ĉiel-filoj, nia anim': flugilo alĉiela. Kaj ĉu anstataŭ rompi vojon alten enuas ni, kaj kiel aĉa birdo ni vivas suĉadante marĉoŝlimon? Kial ni estas en la mondo? Lukti por la plejnoblo laŭ kapablo nia. Jen antaŭ ni la sorto de nacio. Se ni ĝin levis el la dron' profunda, kaj ĉe la pura lum' de l' lukt' spirita ĝin metis tiel alten, kiel eble: falonte al la polv' de l' antaŭuloj ni povos diri: dankon al vi, viv'! Estis amuzo bona, virlabor'! |