Bálint Balassi
POR VINTRINKANTOJ

Ho benata temp' de Pentekosto bela,
sanon donacanta pura blu' ĉiela,
por vojirantoj lacaj freŝa vent' miela.

Vi malfermas rozojn por la bonodoro,
najtingalan gorĝon mutan por sonoro,
kaj vi la arbojn vestas per velura floro.

Por vi floras boskoj kaj violoj bluaj,
por vi puras putoj, akvoj rapidfluaj,
nur en vi la ĉevaloj gajas, piedbruaj.

Ĉar al korp' ilia donas vi post laco
belan grason per la rosa herbdonaco,
donas vi novan forton flugi tra la spaco.

Kaj eĉ la landlimaj bravaj batalantoj
disvagante sur la bonodoraj kampoj
gaje pasigas tempon, distras sin per kantoj.

Ili jen surherbe la ĉevalon vartas,
jen kun kamarado drinkas, gaje fartas,
jen la armilon bravan flegas, zorge hardas.

Mem la ter' noviĝas nun, pli freŝe spiras,
la ĉielan helon nuboj ne drapiras,
ĉiu kreita besto vivi nun ekiras.

Tiel belan tempon donis al ni Dio,
lian sanktan nomon gloru ni kun pio,
kune ni festu, drinku, en ĝojharmonio.