Musk' fermis ĝiajn mornajn okulojn, bonanime ĉar en la bosk' senkulta ĝi vane serĉus pian virginon, kiu verŝus lakton kaj vinon sian sur la belnoman teron, kiun ĝi markas lime. Heder', lupol', viburno, kovrantaj ĝin intime, ne scias, envolvante ĉi ruinaĵon dian, ĉu Faŭn', Silvano, Hermes, aŭ Pan' ĝi estis iam: sur ruba frunto tordas la verdajn kornojn ŝpine. Sed la radi' oblikva per siaj briloj flataj du orajn orbojn metas al ĝiaj vangoj plataj, sovaĝvinbero ridas, kiele lipo ruĝa, kaj per la bril' facila, ventflustra melodio, folioj, vaga ombro kaj per la suno fuĝa, el la marmor' ruina jen, iĝis viva Dio. |