Mi piedpinte staris sur monteto. L' aero freŝis, plenis la kvieto, ke l' ĉarmaj branĉoj, kiuj kun fiero modesta klinis arke al la tero delikatpintajn tigojn rarfoliajn, ne perdis stelajn diademojn siajn ploritajn de l' aŭroro; kiel lano de ĵustondita greg' post freŝa bano, la nuboj pure blankis, dolĉe tiris sin tra la bluaj ĉielkampoj; iris bruet' senbrua tra l' folioj treme: ĝin la Silento naskis sopirĝeme. Sed eĉ plej eta movo ne ektuŝis la ombrojn, kiuj tra l' verdaĵoj kuŝis. |