Jose-Maria Héredia
STIMFALO

Kaj antaŭ li, milope, sin ĉie birdoj ĵetis
de l' loko, kie venis nun la hero' marĉborde,
kaj flugis, kiel bruska ventega pas', senorde,
al lag' funebra, kies ondaro jen plaŭdetis.

Aliaj, pli basfluge, krozvojojn nigrajn retis,
la frunton, de Omfala kisitan, tuŝis horde:
sed la triumfan sagon havante jam surkorde,
l' Arkist' superba tiam tra l' kanoj paŝon metis.

Kaj nun, de l' terurita nubaĵ', per lia kribro
horora pluv' ekpluvis kun kriĉo kaj kun siblo,
kiun la pafoj boris per fulme murdaj truoj.

Ĝis fine Sun' ekvidis tra tiuj nuboj plumaj,
kie pro lia arko briladis breĉoj lumaj,
Herkulon sangan ridi al la ĉielaj bluoj.