Publika letero de Claude Piron al Leonard Orban

"KAJ VI, KION VI OPINIAS PRI LA LINGVOJ EN EŬROPO? "
demandas Leonard Orban, Eŭropkomisionano respondeca pri multlingvismo
(http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/)

Dankon, Komisionana Moŝto, ke vi invitas la eŭropanojn konigi al vi sian opinion. Estas simpatia signo de respekto al la simplaj civitanoj.

La eŭropan lingvoproblemon signas streĉiĝo inter du bezonoj unuavide sinkontraŭdiraj: la bezono efike komuniki kaj la bezono respekti egalecon, kaj ankaŭ ĉies identecon. Uzi la anglan lingvon ne estas demokratie. Tio transformas en afaziulojn [senlingvulojn] la grandan plimulton el la eŭropanoj. Observu, kiel komunikas du mezumaj, malsamlingvaj, 30- aŭ 40-jaraj eŭropanoj, kiuj studis la anglan lerneje dum ses aŭ sep jaroj, kaj kies gepatra lingvo ne estas ĝermana. Vi rekonos ĉiujn simptomojn de afazio [senlingveco]: ili parolas per dispecigataj frazoj, konstante esploras sian menson serĉe al la dezirata vorto, bezonas aŭdi plurajn ripetojn por kompreni, ne sukcesas prononci tiun aŭ alian fonemon, ktp. Konsidere al la tempo kaj al mensa penado, kiun ili dediĉis al la lingva lernado, tiu rezulto estas priplorinda. La kaŭzo estas, ke la angla ne estas adaptita al la postuloj de interkultura komunikado. Tion objektive pruvas la fakto, ke investo dekoble pli eta donas ege pli bonan rezulton, se la komuniklingvo estas pli saĝe, pli racie elektita.

Ne nur maldemokratias la uzo de la angla, sed estas terura manko de demokratieco en la maniero prezenti la lingvoproblemon al la civitanoj. La altaj respondeculoj, la amaskomunikiloj, la intelekta elito fordonas sin al giganta trompado, verŝajne pli pro simpla nekonscio ol pro volo, sed ajnakaze kun kondamninda ignoro de la konsekvencoj. Trompo facile akceptiĝas. Estas psikologie pli komforte trompiĝi ol fronti al la realo, kaj la tento vidi laŭ niaj deziroj, kaj ne laŭ la faktoj, neniam forestas. Sed trompo estas trompo, kiaj ajn la faktoroj, kiuj kondukas al ĝi. Kaj trompi la homojn estas maldemokratie.

  1. Oni kredigas al la neanglalingvanoj, ke eblas bone regi la anglan. Trompo. Tiu eblo ekzistas nur por parto de la ĝermanlingva loĝantaro, kaj por tiuj, kiuj povas studi dum kvar aŭ kvin jaroj en anglalingva universitato. Eĉ post tio neegaleco kun denaskaj anglalingvanoj plu restas.

  2. Oni kredigas, ke lerneja instruado kondukas al regado de la angla. La plimulto el la gejunuloj efektive imagas, ke fininte la kursojn de angla lingvo, ili efektive bone scipovos la lingvon. Trompo. En esploro farita en Hanovro ĉe 3700 studentoj kun ok ĝis dek jaroj da angla lingvo montriĝis, ke nur 1% povis esti klasita en la kategorion "tre bone scipovas" kaj nur 4% en la kategorion "bone scipovas". La esploro montris ankaŭ, ke la plimulto el la junuloj havis grandajn iluziojn pri sia nivelo: 34% taksis sin "tre bonaj" kaj 38% "bonaj". Sintrompo. Objektiveco, ĉefe pri si, ĉiam malfacilas. Bedaŭrinde, tiuj sintrompoj agas kontraŭ demokratio, ĉar ili plifortigas la aliajn trompojn.

  3. Oni kredigas, ke, post kiam oni lernis la anglan, oni povas komuniki ĉie en la mondo. Trompo. En kontinenta Eŭropo pli ol 90% el la loĝantaro ne kapablas kompreni simplan specimenon de ĉiutaga angla lingvo. Provu angle interkompreniĝi kun iu renkontita surstrate en Pollando aŭ Francio. Vi konstatos, ke oni trompis vin pri la universaleco de la angla.

  4. Oni kredigas, ke la superregado de la angla kiel ununura mondlingvo estas definitiva, ke temas pri io fatala, kaj ke estas do absurde proponi ŝanĝi la sistemon, eĉ se nur post ia relative longa transira periodo. Historio instruas al ni, ke tiaj juĝoj havas pli da ŝancoj mistrafi ol pravi. Neniu scias, kio okazos morgaŭ. Prezenti supozon kiel realon estas trompi.

  5. Oni trompas la homojn kaŝante, kiagrade la prononco de la angla igas ĝin lingvo tute aparta, pli malfacile elparolebla ol la plimulto el la lingvoj por la plimulto el la homoj. Oni evitas diri, ke la granda nombro – 24 – da vokalsonoj kaj la ĉeesto de sono kiel (th), kiu ne ekzistas en la lingvoj de 82% el la eŭropanoj, estas konstantaj fontoj de miskomprenoj kaj multobligas la riskojn aperi ridinda. Percepti kaj reprodukti la diferencojn interfourteen, fourty, thirteen, thirty, aŭ inter soaks, socks, sucks, sacks, sex, six. seeks ktp estas neeble por la plimulto el niaj samplanedanoj.

  6. La angla postulas duoble pli da peno ol mezuma lingvo por enmensigi al si ĝian vortprovizon, sed tion oni neniam emfazas. Trompo. En preskaŭ ĉiuj lingvoj ekzistas memorfaciliga formrilato inter vortoj esprimantaj rilataj konceptoj: oni derivas luna el luno, dentisto el dento, malarmado [senarmiligado] el armi. En la angla necesas ĉiufoje lerni du malsamajn vortojn: moon / lunar, tooth / dentist, weapon / disarmament. Krome, oni ne posedas la anglan, se oni ne konas la milojn da duoblaĵoj kiel buy / purchase, read / peruse, freedom / liberty, threat / menace, ktp. La granda plimulto el la lingvoj tre bone funkcias sen tia plenŝtopita vortujo.

  7. Oni subkomprenigas, ke la angla estas normala lingvo, same preciza kiel la aliaj. Trompo. Ĝi estas klare pli malpreciza, ĉar mankas al ĝi gramatikaj signoj kaj ĉar la signifkampoj [semantikaj kampoj] ofte estas en ĝi tro vastaj. Jen ekzemploj:

    1. Develop an industry povas signifi same "starigi industrion", "krei industrion, kie industrio ankoraŭ ne ekzistas", kiel "disvolvi, ampleksigi am ekzistantan industrion".

    2. Bush warned against attacking Iran povas signifi kaj "Bush avertis kontraŭ la ideo ataki Iranon" kaj "Bush (estis) avertita (de iuj aliaj) kontraŭ la ideo ataki Iranon".

    3. De mi konata interpretistino komencis traduki Iraqis today have no power kiel "Irakanoj hodiaŭ ne havas (politikan) povon, ne havas potencon", kaj nur post kelkaj minutoj pro la sekvo de la parolado komprenis, ke ŝi estus devinta diri "Hodiaŭ estas tago sen elektro-energio en Irako".

    4. English teacher povas rilati same al anglo instruanta matematikon kiel al hungara instruisto de la angla lingvo.

    Mi povus prezenti multegajn ekzemplojn, sed tiuj verŝajne sufiĉos. Mi laboris en relative multaj lingvoj, sed neniu de mi konata estas same dubsenca kiel la angla. Tio estas tre ĝena en la jura kaj scienca kampoj.

  8. Oni diras, ke Esperanto estas hobio, amatoraĵo, fantazia utopio, kiu ne vere funkcias. Trompo. Se oni komparas ĝin en la praktiko al aliaj rimedoj internacie komuniki – altnivela angla, fuŝa angla, samtempa aŭ sekva interpretado, gestoj kaj balbutado de aĉe regata lingvo, ktp – oni konstatas, ke ĝi tre superas ilin, kvankam ĝi ne devigas investi eĉ groŝon en lingvan komunikadon, kaj kvankam ĝi postulas ege malpli da peno (je sama aĝo kaj sama nombro da semajnaj horoj, ses monatoj da Esperanto havigas komunikkapablon, kiun oni ankoraŭ ne atingis post ses jaroj en alia lingvo, inkluzive de la angla). La rilato efikeco / kosto estas nete pli favora ĉe alpreno de Esperanto ol de la aliaj sistemoj. (Tiurilate vd Claude Piron, "Communication linguistique : Étude comparative faite sur le terrain, Language Problems & Language Planning, vol. 26, 1, 23-50 aŭ
    http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esploro.htm ) [La ret-adreso estas tiu de la esperanta versio: la artikolo ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj, jene:
    angla: http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/communication.htm
    nederlanda: http://claudepiron.free.fr/articlesenneerlandais/taalkundige.htm
    itala: http://claudepiron.free.fr/articlesenitalien/studio.htm]

  9. Oni kredigas, ke la angla estas la sola maniero reagi al la defio, kiun starigas la lingvodiverseco, kaj ke la kostoj, kiujn ĝia uzo okazigas, estas neglektindaj kaj neredukteblaj. Trompo. Kostoj konsiderinde malaltiĝus, same en la instruado kiel en la internaciaj rilatoj, se Esperanto anstataŭus la anglan. Ekonomiisto François Grin kalkulis, ke se Eŭropo alprenus Esperanton, tio signifus ŝparon de 25 miliardoj da eŭroj ĉiujare. Oni kredigas ankaŭ, ke la kvazaŭ-monopolo de la angla en lingvoinstruado ne havas malavantaĝojn. Trompo. Ĝia anstataŭigo per Esperanto ebligus dediĉi al aliaj lingvoj la centojn da horoj, kiuj fariĝus liberaj pro la ege pli rapida asimilado de Esperanto, kio kreus veran diversigon de lingvoinstruado. Lernejoj tiel respegulus la kulturan diversecon, dum ili nun devas ĉefe elmeti la junajn mensojn al ununura kulturo fakte — sed neniam eksplicite — prezentita, pro manko de veraj konkurantaj lingvoj, kiel supera al la aliaj.

Resume, la lingva organizo de Eŭropo, kaj verdire de la tuta mondo, baziĝas sur impresa kvanto da trompoj, kiuj ripetiĝas de parolado al parolado, de artikolo al artikolo, egale ĉu la disvastigantoj de malveroj tion faras intence aŭ ĉu — kio certe estas la plej ofta okazo — ili simple ripetas, kion ĉiuj supraĵe diras, ne zorgante kontroli la faktojn kaj ne pensante pri la konsekvencoj de sia konduto.

Kion vi intencas fari, Sinjoro Komisionano, kion la Komisiono intencas fari por restarigi la veron? La elekto de la angla kiel superreganta komunikilo neniam estis objekto de demokratia decido, neniam oni honeste informis la publikon, neniam oni lasis la civitanojn libere elekti. Vera demokratia spirito postulas, ke la respondeculoj objektive informiĝu pri la karakterizoj de la diversaj opcioj, objektive kaj honeste informu pri ili la publikon, atentigu ĝin pri la tromado, al kiu ĝi eventuale estas elmetita, kaj lasu ĝin libere decidi. Ĉu vi kontestas tiun vidpunkton? Se jes, sur kio vi bazas vian starpunkton?

Se la Komisiono plu sekvas la vojon de inerteco, ni scios, ke demokratio povas nenion esperi de la eŭropaj institucioj. Ĉia trompo, eĉ se purintence [bonafide] disvastigata povas konduki nur al kontraŭdemokratia evoluo.

Claude Piron