Nia M/S "Zamenhof"

de Erasm Nawrowski

Enhavo

I. Antaŭrimarkoj de la aŭtoro
II. Antaŭparolo
1. Ŝipetoj je esperantaj nomoj

2. La nomoj de polaj ŝipoj
3. Niaj Ŝipkonstruejoj
III. Enkonduko
1. La unuaj kontaktoj kun la poresperanta pola ŝipo "BIERUT"
   
2. Vizito de la polaj esperantistoj el Gdynia
3. La kapitano de la ŝipo
IV. La plenmara ŝipo M/S "ZAMENHOF"
1. Rezolucio

2. Kia ŝipo kie?
3. La etapoj de konstruado de la ŝipkorpo
4. La ekipado de la ŝipo
5. La klopodoj
6. La decido
7. La surakvigo kaj ŝipbapto
8. La transdono de la ŝipo M/S "ZAMENHOF"
9. La moderna tekniko de navigado sur M/S "ZAMENHOF"
10. Kompletigaj informoj
11. DWT, BRT, NRT
12. Indikoj pri la ŝipo M/S "ZAMENHOF"
13. Artikoloj
14. Kontaktoj inter Gdask kaj Ŝĉeĉin
15. Niaj dankleteroj kaj aliaj rezolucioj
16. Chipolbrok
17. Pola Fervojisto
18. Eĥoj pri la postkongresa ekskurso al la Balta Maro
19. El mia vojaĝlibro
20. La kanto "Nia M/S "ZAMENHOF"
V. La unuaj kapitanoj kaj la unuaj renkontoj sur nia ŝipo
1. La unua vizito de la 6.4.60

2. La renkontiĝo de la 24.6.71
3. La renkontiĝo de la 10.1.72
4. Pluaj kontaktoj
VI. Epilogo
VII. Kronologiaj datoj
VIII. Fontoj
IX. Gravaj glosoj
X. Fotografaĵoj
Indikoj de marŝipo Zamenhof en Flota Arkivo de Pollando

I. Antaŭrimarkoj de la aŭtoro

Kiel konstanta loĝanto de la marbordo kaj fervojista supera inspektoro mi estas ĉiam ligita kun la maro, kun la ŝipoj kaj kun la haveno. Mi laboris kiel staciestro en granda havena stacio kaj havis kontaktojn kun tiu medio.

En nian stacion alvenis ĉiutage multaj trajnoj kun karbo, erco, ligno kaj aliaj varoj. En la granda haveno regis ĉiam tage kaj nokte vigla fervoja kaj ŝipa trafiko. De la stacio estas senpaŭze transportitaj plenŝarĝitaj vagonoj sur pramŝipo al granda insulo, kie ili estis malŝarĝitaj, malplenaj ili revenadis per la sama pramo. La pramŝipon gvidis maljuna kapitano, mia amiko. Li estis ankaŭ fervojisto, sed kun kapitana ekzameno. Mi estis nek maristo, nek matroso, tamen mi estis lia superulo, ĉar li kaj lia ŝipanaro estis ĉiuj miaj subuloj per la fakto, ke la ŝipo apartenis al la fervoja administracio kaj estis subordigita al la havena stacio kaj ankaŭ al mi, kiel staciestro. Mi faris kontrolojn sur la ŝipo kaj metis miajn subskribojn en la ŝiplibro, en la bordlibro. Mi nomis la ŝipestron kapitano kaj li min "admiralo". Tia kunviviĝo kun la maro vokis en mi la sopiron al marvojaĝoj kaj mi ofte uzis la okazon naĝi sur maroj.

En tiu tempo mi konatiĝis kun Esperanto, kaj ne estas strange, ke mi deziris, ke unu el la grandaj ŝipoj portu la nomon "ESPERANTO".

II. Antaŭparolo

1. Ŝipetoj kun esperantaj nomoj

Hazarde mi legis en la "Ekonomia Kuriero" (n-ro 2-1925), komerca kaj ekonomia gazeto internacia, sub "La konateco de Esperanto", ke la ŝipentreprenoj de Thos. Walker and Co en Hull adoptis por siaj ŝipoj blankan flagon kun esperanta stelo, kaj la lasta ŝipo ricevis la nomon "PATRINO". Ni estas fieraj, ke en la mondo oni konstruas jam ŝipojn kun esperantaj nomoj.

Ni ankaŭ memorigu pri la Jaĥto "ESPERANTO" de nia konata franca samideano Archdeacon. Mi ankaŭ aŭdis, ke posedantoj de boatoj kaj velboatoj nomis siajn "ŝipojn" je esperantaj nomoj — la kapitanoj de tiuj malgrandaj ŝipoj estis fieraj pri tiaj "Esperantoj" kaj "Zamenhofoj". Ni do ne miru, ke tiuj kapitanoj fumis nur "esperant-pipojn" kaj "espepant-cigarojn" kaj "esperantcigaredojn" kaj iliaj edzinoj uzis nur "esperanto-parfumon" kaj "Esperanto-sapon", eĉ dum bankedoj ili ĉiuj trinkis nur "Esperanto-likvoron" kaj "Esperanto-ĉampanon"! Iliaj filoj kaj filinoj rajdadis eĉ "Esperanto-ĉevalojn". Estas do vero, ke multaj Esperanto-fanatikuloj propagandis dum sufiĉe longa tempo tiamaniere Esperanton en la tuta mondo.

Nun ni ĝisatendis finfine la tempon, kiam oceana ŝipo ricevis la nomon "ZAMENHOF".

La granda plenmara ŝipo "ZAMENHOF" estas do la unua kaj ununura, kiu portas la nomon de la kreinto de la internacia mondlingvo Esperanto.

2. La nomoj de polaj ŝipoj

Kiu decidas pri la nomoj de polaj ŝipoj, transdonitaj por la ekspluatado al la armatoroj PLO (Polaj Linioj Oceanaj) kaj PZM (Pola Zonnavigado Mara), en pola lingvo "Polskie linie Oceaniczne" kaj "Polska Zegluga Morska"?

Pri tio decidas speciala instrukcio de la Ministerio de Navigado.

Laŭ tiu instrukcio devas ricevi la nomojn de historiaj eventoj aŭ de glorfamaj polaj batalkampoj — ŝipoj je tunaro de pli ol 15 mil DWT (dedŭejt), la nomojn de meritoplenaj por la pola popolo kaj ŝtato homoj en la domenoj politika, socia, ekonomia kaj kultura — ŝipoj je tunaro de 8 ĝis 15 mil DWT, la nomojn de polaj urboj kaj de urboj de interamikaj landoj, kies ŝarĝoj estas transportataj pere de nia komerca floto — ŝipoj je tunaro de 5 ĝis 8 mil DWT, la nomojn de minejoj kaj fandejoj la erc- kaj karboŝipoj, la nomojn de montoĉenoj kaj montopintoj la cisternoŝipoj, la nomojn de meritoplenaj polaj maristoj kaj ŝipkonstruistoj — ŝipoj je tunaro de 1 ĝis 3 mil DWT, la nomojn el la pola beletro — ŝipoj je tunaro de malpli ol 1 mil DWT, la nomojn de apudmaraj regionoj de Pollando — ŝipoj bazaj de malproksima fiŝkaptado, la nomojn de steloj konstelacioj kaj planedoj — ŝipoj fiŝproduktaĵaj, fine la nomojn de meritoplenaj homoj en la domeno de maraj instruado kaj edukado kaj maresploroj — ŝipoj de marinstruado kaj marfiŝado.

3. Niaj ŝipkonstruejoj

Ni menciu, ke la pola Ŝipkonstruejo en Gdansk, kiu laborigas kelkmil homojn, konstruas kelkdekajn tipojn de ŝipoj, i.a. cisternoŝipojn je 18.000 DWT kaj je 35.000 DWD, "fiŝtraŭlerojn" kaj fiŝbazajn ŝipojn je 9.300 DWT kaj ankaŭ la famajn dekmil-tunajn ŝipojn de tipo "Nowotko".

Entute la pola ŝipindustrio disponis en 1959 je 5 maraj ŝipkonstruejoj (la plej grandaj en Gdynia, Gdansk kaj Ŝĉeĉin), je 3 remontaj (tie ankaŭ) kaj 10 riveraj (ekz. en Ŝĉeĉin, Wroclaw, Kozle, Krakow, Sandomieĵ, Varsovio, Plock, Tĉew, Plenjewo). Kun tiuj ŝipkonstruejoj kunlaboras multaj konstruoficejoj, mekanikaj kaj industriaj establoj.

La ŝipkonstruejo "Pariza Komunumo" estas la plej granda en Pollando. Ĝi formiĝis el la du antaŭmilitaj ŝipfarejOj N-ro 1 kaj N-ro 2. La N-ro 1 ekzistas jam ekde 1848 (tiam sub la nomo "Riparejo de Korvetkonstruo", el kiu formiĝis 3 jarojn poste la "Ŝipfarejo de la Milita Ŝiparo". Post ekesto de la Libera Urbo Gdansk (Freie Stadt Danzig — Wolne Miasto Gdansk) la ŝipfarejo estas ŝanĝita kaj ricevis la nomon "The International Shipbuilding and Engineering Go Ltd". La ŝipfarejo N-ro 2 formiĝis en la jaro 1890.

Kio do estas ŝipfarejo?

Ĝi estas fabriko, konstruanta krom la ŝipkorpon ankaŭ el aliaj partoj, ŝipojn, faritaj plej parte en diversaj fabrikoj kaj stabloj. En la ŝipkonstruejo Gdansk, kiu ampleksas 200 hektarojn, troviĝas 10 ŝipklinejoj.


III. Enkonduko

1. La unuaj kontaktoj kun la poresperanta ŝipo "BIERUT"

M/S "BIERUT" estas la dua en la serio de dekmiltunaj. Ĝi mariras de Pollando el la granda haveno Gdynia al la Malproksima Oriento, al Ĉinio.

Kiel loĝanto de la marbordo, mi ofte en junaj jaroj promenadis ĉe la maro kaj rigardis la en- kaj elirantajn ŝipojn. Ŝipoj, kiuo navigas al foraj kontinentoj kaj landoj, estas kiel birdoj flugantaj, kiel pensoj nekonantaj limojn. Mi revis ne nur pri vojaĝoj, sed ankaŭ pri interkompreniĝo kun la homoj de la tuta mondo. Kiel aktiva esperantisto mi multe laboris por Esperanto. Mi fondis en Gdynia la Esperanto-Filion de PEA kaj la Polan Fervojistan Esperanto-Fakgrupon PFEF. Tiuj du Esperanto-grupoj trovis la unuajn kontaktojn kun la plenmara ŝipo M/S "BIERUT" kiu en tiu tempo estas surakvigita. Tiam kelkaj esperantistoj-fervojistoj el Gdynia vizitis la 14.4.1957 la unuan fojon la ŝipon. Tiu vizito havis nur interkonatiĝan karakteron, ĝi komencis per saluta koktelo kaj finiĝis per kora promeso fare de la kapitano al la delegacio de oficiala renkontiĝo sur la ŝipo post ĝia reveno de la unua marvojaĝo.

Kelkaj informoj pri la ŝipo M/S "BIERUT":

La 5.4.57 estis la tago de akcepto de honoraj gastoj. Venis la ĝenerala konsulo de USSR Talizin, la direktoro de la gdanska ŝipkonstruejo Znajewski kaj reprezentantoj de eksterlandaj oficejoj kaj de PLO.

Venis la solena momento: kapitano Dymitr Schreiber alproksimiĝas al la masto. Ĉe ekbrilo de multaj fotoaparatoj leviĝas malrapide sur la ŝipo la blanka-ruĝa flago. La kapitano salutas. Nova ŝipunuo ricevis novan nomon.

2. Vizito de la polaj esperantistoj el Gdynia

La unua renkontiĝo okazis la 14.10.1957. En la gazetoj "Voĉo de l' Marbordo" kaj "Vespero de l' Marbordo" aperis anoncoj pri la renkontiĝo de la esperantistoj kun la ŝipanaro de M/S "BIERUT", ke ĝi okazos la 14.10. en la salonoj de la ŝipo kaj la kolektiĝo de la partoprenantoj kaj de la muzikensemblo "Balta Maro" okazos je la 16,15 h en la Domo de la Fervojisto, de kie sekvos la ekmarŝo al la haveno kaj ŝipo.

La esperantistojn akceptis la kapitano. Li salutis nin kore kaj gastigis la pli ol 60 alvenintojn per kafo en la granda salono de la ŝipo. Por la agrabla akcepto dankis s-ano Nawrowski. Sub la taktobastoneto de la kapelestro Stein ludis nia muzikensemblo Balta Maro. Solo elpaŝis kun esperantaj kantoj nia kolego, partopreninto kaj gajninto en la konkurso de "Junaj Talentoj" Stefano Filarski. Sprite gvidis la prezentadon Ĉeslaw Szatkowski. Post la koncerto ni ĉiuj kantis polajn kaj esperantajn kantojn. La prezidanto de la esperantistoj s-ano Erasmo Nawrowski faris jenan paroladon:

"Estimata Sinjoro Kapitano, estimataj ŝipanoj kaj gastoj! En la nomo de polaj esperantistoj kaj en la nomo de ĉiuj simpatiantoj de Esperanto mi esprimas mian dankon pro via invito viziti vian ŝipon.

Hodiaŭ, la 14. de Oktobro, ni renkontiĝis sur via ŝipo, la dua dekmiltuna en la historio de pola ŝipkonstruado, ne nur por admiri tiun belan grandan ŝipon, sed ankaŭ por ligi komunajn interrilatojn. Nia renkonto okazas sub la signo de komuna starto. Nome via ŝipo faris sian unuan prov-veturon la 1-an de Marto 1957 kaj ankaŭ la saman tagon nia Organiza Komitato fondis la Esperanto-Filion en Gdynia. Via ŝipo estas transdonita al la ekspluatado la 30-an de Marto kaj ni startis per nia unua klubkunveno kaj gajnis honorajn protektantojn en la personoj de la direktoro de ŝipkonstruejo s-ro Czarnowski kaj direktoro de la Polaj Linioj Oceanaj s-ro Mądroszkiewicz.

Per stranga koincido via motorŝipo estas la dua en la serio de la dekmiltunaj kaj nia Esperanto-Filio en Gdynia estas la dua ĉe la Marbordo (la unua fondiĝis en Gdansk). Ni startas sur la tero, vi startas sur la maro. Tiu komuna starto devigas al komunaj kontaktoj inter ni. Vi mariras al foraj kontinentoj en kiuj vivas multaj esperantistoj. Ni petas vin kunprenu niajn fratajn salutojn al niaj esperantistaj amikoj en Vjetnamo, speciale al tiuj en Hanojo, kie en tiu jaro ili festas la 70-jaran solenaĵon de naskiĝo de Esperanto en kunesto de nia pola registara delegacio kaj kie okazas granda esperanta ekspozicio. Bonvolu ankaŭ kunpreni por ili kelkajn niajn donacojn, esperantaĵojn kaj lernolibrojn. Ankaŭ kun vi, la ŝipanaro ni intencas korespondi kaj interŝanĝi, pensojn, sentojn kaj impresojn.

Por ni, la esperantistoj, la hodiaŭa tago estas memorinda pro la fakto de nia frata interamikiĝo kaj tiun tagon ni honoris per koncerto de nia ensemblo "Balta Maro".

Vivu nia nova ŝipo, vivu ĝia kapitano, vivu la ŝipanaro kaj mi finas per specialaj por vi bondeziroj:

"Al ŝipo "BIERUT" prosperon,
sur mar' plej bonan veteron,
al ŝipanar' rumon, bieron
kaj marvojaĝon sekuran,
komercgajnon senkonkuran
kaj sub kilo akvon puran!"

3. La kapitano de la ŝipo

La kapitano estis la plej simpatia homo sur la ŝipo. Li volonte montris al ni ĉion sur kaj en la ŝipo. La kajutoj por la oficiroj estas elegantaj, tiuj por la ŝipanoj komfortaj, ĉiuj kun aklimatizo. La meblaro estas hela kaj praktika.

Por la rondiro la kapitano aldonis al ni sian I. oficiron Kruza, la III. oficiron Mackos, kiu estas ankaŭ ŝipa kuracisto kaj la superan mekanikiston Banas.

La kapitano rakontis al ni, ke li jam en la jaro 1934 komencis sian maristan karieron. Dum la milito li naĝis sur anglaj ŝipoj kaj post la milito sur la polaj ŝipoj Lewant, Piast, Czech, Warynski. En la jaro 1952 li estis eksigita el sia posteno kiel kapitano sur la ŝipo Warynski. La kaŭzo: pro malpendigo de per muŝoj malpurigita portreto de Stalin. Post kvin jaroj kapitano Schreiber denove komencis sian laboron sur la ŝipoj kaj nun sur la ŝipo "BIERUT". Tion li ne rakontis, sed mi legis tion en la gazeto.

Post nia vizito en la jaro 1957 ni ne plu vidis lin. La kapitano Djmitr Schreiber, nia granda amiko kaj simpatianto de Esperanto, ne vivas plu. Li suferis je kormalsano.Li mortis subite la 27.1. 1959 en Hajfongo (Vietnamo) sur sia ŝipo.

Lia lasta marveturo okazis en duobla zinka ĉerko. Lia ŝipo forlasis Hajfongon la 4.2.59 kaj revenis al Gdynia la 10. de Marto 1959. Ni funebris kaj klinis niajn kapojn antaŭ la tombo de la granda ŝipestro en la granda arbara tombejo en Gdynia.

IV. La plenmara ŝipo M/S "ZAMEMHOF"

1. La rezolucio

Mi jam revis en la jaro 1957 pri granda ŝipo, kiu portus la nomon "Esperanto" aŭ "Zamenhof". Ni ja havis nian poresperantan ŝipon "BIERUT" kaj ties poresperantan ŝipanaron, sed tio ne estis la plenumo de nia revo. Mi kaptis la okazon, kiam ni estis alproksimiĝantaj al la 100-jara datreveno de naskiĝo de la kreinto de Esperanto, d-ro Zamenhof. La 15.12.1957 dum la akademio honore al la 98-jara datreveno de naskiĝo de d-ro Zamenhof mi ĵetis en nia klubo la aŭdacan proponon de nomigo de iu granda nova ŝipo je nomo "Esperanto" aŭ "Zamenhof".

Tiu propono plaĉis ege al ĉiuj. Mi prezentis mian rezolucion kaj ĉiuj aklame akceptis ĝin. Tuj formiĝis Organiza Komitato. La rezolucion subskribis nome de ĉiuj ĉeestantoj la prezidanto Nawrowski kaj la sekretariino Ostrowska.


Ni transsendis la rezolucion al la Ĉefa Estraro de PEA en Varsovio kun la peto rondirigi ĝin por kolekti pluajn subskribojn kaj sendi ĝin al la Ministerio de Navigado. Ĉar ni longe nenion aŭdis pri la sorto de nia rezolucio, ni petis en niaj skriboj de la 19.3. kaj 4.4.58 (n-roj 33/58 kaj 47/58) pri sciigo, ĉu nia rezolucio estas forsendita al la Ministerio de Navigado en Varsovio kaj kia estas la respondo. La respondon ni ricevis pere de la Asocio de Esperantistoj en Pollando (AEP) n-ro 2154/58, datumita la 6.4.1958. Jen la teksto: Samideano Erazm Nawrowski, Gdynia, Hetmańska 20 stop. Ni povas jam informi vin, ke ili konsentas pri nomigo de iu ŝipo per nomo "Esperanto" aŭ "D-ro Zamenhof". Subskribis Ĝenerala Sekretario /-/ Jan Zawada kaj Prezidanto /-/ B. Monkiewicz.

2. Kia ŝipo kaj kie?

La supre menciita respondo estis ĝojiga, sed ne kontentiga, ĉar "iu ŝipo" ne estas klara difino pri la grandeco de la ŝipo. En nia rezolucio ni parolis pri nomigo de novkonstruota ŝipo de "Granda Ŝipveturado", navigonta sur ĉiuj maroj, do povas temi nur pri granda, plenmara oceana ŝipo. Pri nomigo de tiuj ŝipoj decidas speciala instrukcio de la Ministerio. Laŭ tiu instrukcio estas jam preparita listo por la jaro 1959, kiu estas deklarita jaro de grandaj polaj muzikistoj laŭ konfirmita listo laŭ jena ordo:

  1. Chopin
  2. Moniuszko
  3. Paderewski
  4. Szymanowski ktp.

Do mankas loko por Zamenhof. Ekestis grandaj problemoj. Malfacilaĵoj ekestis ankaŭ pro tio, ke Zamenhof ne estis muzikisto nek komponisto. Sed kiel ni poste vidos, ni venkis kaj enŝovis la nomon de Zamenhof post la nomo de Chopin, ĉar la ŝipo Ghopin jam estis konstruata kiel n-ro 1. Sed tio kostis multe da penadoj kaj klopodoj. Moderna estis tiam la slogano: Muziko estas lingvo de la koro. Neniu dubis, ke Zamenhof estis genia lingvisto, do lingvo ankaŭ estas muziko. Per tiu slogano mi batalis kontraŭ la armatoroj kaj ŝipkonstruejoj.

La respondo de AEP baziĝis sur la skribo de la Ministerio de Navigado DZM-III-7081-5-58 de la 26.03.58 kaj tekstis jene:

AEP n-ro 2763/58 la 8.IV.58 Al Asocio de Esperantistoj en Pollando — Filio en Gdynia s-ano Wawrowski.

Estimataj Samideanoj!

Ĉi-kune ni sendas al vi la represon de la letero de nia Ministerio de Navigado, datumita la 26.3.58., el kiu vi ekscios pri la ĝojiga por ni ĉiuj fakto de la sukceso de via penado.

Por agi celkonscie, ni petas informi nin: ĉu vi mem senpere volas fari ĉiujn paŝojn en Ŝĉeĉin kaj alie, kie estas necese, aŭ vi preferas, ke ni tion faru pere de nia Filio en Ŝĉeĉin. Cetere ni estos povantaj priparoli tion ankaŭ dum via restado ĉe la landa kunsido de la Konsilantaro.

Kun samideanaj salutoj

Ĝen. Sekretario
/-/ Jan Zawada
Prezidanto
/-/ B. Monkiewicz

Mia respondo estis: Ne, mi aranĝos la aferon ĝis la fino.

Ĉiuokaze ni devas kontaktiĝi kun Ŝĉeĉin, ĉar eble ni trovos tie nian ŝipon. En mia skribo n-ro 83/58 de la 14.5.58 mi proponis aldonajn personojn aliĝi al nia Komitato, nome Oginski Jerzy kaj Taydelt el Ŝĉeĉin kaj Bar Roman kaj Patalas Jadwiga el Gdynia.

Mi petis la samideanojn en Ŝĉeĉin interparoli pri tiu afero kun la tieaaj reprezentantoj de la ŝipkonstruejo kaj raporti pri la rezultoj de la interparolado.

Sed la kolegoj turnis sin la 20.6.58 (n-ro 29/589) al la Pola Mara Ŝipveturado PZM kun peticio doni al unu ŝipo la nomon Esperanto honore al la kreinto d-ro Zamenhof. Subskribis la prezidanto Oginski kaj la sekretario Palica.

La raporton ili sendis al mi la 12.7.58: Koncerne nomigon de iu el polaj vaporŝipoj per nomo "Esperanto" ... sinjoro Malecki certigis nin, ke unu el kvin vaporŝipoj konstruataj en Gdanska ŝipfarejo kaj surmarigota tie dum la Universala Kongreso estos nomigata per nomo "Esperanto".

Kiel ni vidas, la afero tute komplikiĝis kaj iĝis senespera. Ni nun ne sciis, kie serĉi la ŝipon.

Por ke la afero ne stagnu, mi dissendis rondleteron la 1.8.58 n-ro 150/58 al la Ministerio, Ŝipkonstruejoj, Ĉefa Estraro kaj al la E-o Filioj kun resuma priskribo de la irado de la afero, substrekante la gravecon de la penado pro la alproksimiĝanta Universala Kongreso sub la protektorato de la Ĉefministro Cyrankiewicz. Dume ni devas pacience atendi.

3. La etapoj de konstruado de la ŝipkorpo

Kvankam ni ankoraŭ ne scias, kie estas konstruata la esperanta ŝipo, ni ne dubas, ke ni ĝin trovos. Dum tiu tempo ni faru rondiradon en la ŝipfarejo kaj observu la ĉefajn etapojn de la konstruado de komercaj ŝipoj. Ĉar ni volas grandan ŝipon, ni elektu inter 8.000 kaj 18.000 tunaj.

La ŝipo je malpli granda ŝarĝa kapacito estas la 8.000-tuna. Tia ŝipo bezonas potage almenaŭ 36 tunojn da brulmaterialo, ekz. ŝtonkarbo de plej bona kvalito aŭ ĉ. 20 tunojn da oleo. La rapideco estas 15 nodoj t.e. ĉ. 28 km/h.

Ni komparu la indikojn por la 18-miltuna ŝipo (ekz. "Karpaty"):

Rimarkoj pri atomŝipo (ekz. glacirompilo): 44.000 ĉevalpovoj, brulmaterialo: leĝere riĉigita uranio, la 3 atomreaktoroj foruzas potage 45 gr da nuklea brulmaterialo, la rezervoj estas renovigitaj post ĉiuj 3 jaroj.

Ni revenu al nia esperanta ŝipo. Ni jam diris, ke ni esperas ricevi ŝipon de 8 ĝis 18-miltunan.

Antaŭe ni rigardu kiel naskiĝas la ŝipo. La unua paŝo estas desegni en la konstruoficejo la desegnaĵojn por la unuopaj partoj de la ŝipo. Tion faras la planistoj.

Sekvas aliaj laboroj: la preparo de grandaj ŝablonoj en la skalo 1:1 por prilabori la metalpartojn. Por tio oni bezonas grandan halon de 200 m kaj pli, t.n. prilaborejon.

En la ladejo la ladistoj eltranĉas el la ladplatoj la unuopajn partojn por la ŝipkorpo (ŝelo). En la halo regas bruego, oni aŭdas grincon de la tondilegoj, siblegon de la acetilenaj bruliloj kaj oni vidas la brilojn kaj fajrerojn de la vendiloj. En la ŝipripegejo laboristoj fleksas kaj kurbigas sur grandaj platoj eltiritajn el la fornoj formigilojn por la ŝipripegoj.

En la ŝipkorpejo naskiĝas nun la ŝipkorpo, la ŝelo. La duonfabrikaĵoj el la ladejo kaj el la ŝipripegejo unuiĝas en unuon kaj ekestas plataj kaj ampleksaj instalaĵaj sekcioj, la lastaj ĝis 40 tunoj pezaj, kiujn oni transportas sur deponejojn apud la deklivejo. La ŝipkonstruado forprenas multe da tempo. De la momento de preparado de la planoj kaj de la desegnaĵoj ĝis la momento de transdono de la ŝipo al la armatoro oni bezonas ĉ. 2 jarojn, eĉ pli.

Do, la laboroj iras de la konstruoficejo al la ĉefa teknologisto, kiu decidas, kion devas produkti la ŝipfarejo kaj kion oni devas mendi en aliaj industriaj establoj (ekz. ĉefmotorojn, pumpilojn, valvojn kaj tubarojn, meblaron, elektrajn kablojn, ekipaĵon por la kuirejo kaj por la loĝejoj. Li ankaŭ determinas la laŭsekvon de la muntado aŭ t.n. harmonogramon de la produktado.

Por la muntado ni bezonas fortan kilon, ĉar ĝi devas porti la tutan ŝipkorpon. Ĝi estas de ŝtalo kaj konsistas el plej dikaj segmentoj. Ĉe la kilstrio troviĝas kilblokoj, t.e. apogiloj, sur kiuj ripozas la ŝipo dum la tuta tempo de la muntado. Post kiam la ekstera fundo estas metita, oni konstruas la internan fundon. La duobla fundo estas la vertebra kolono de la ŝipo. De la preciza laboro dependas la rezisto kontraŭ la ŝtormoj, kontraŭfrapoj kaj aliaj atakoj de la marelementoj. Nun la ŝipkorpo kreskas supren, alvenas la pruo kaj la pobo kaj la intervandoj, nepenetreblaj. En pli malfrua etapo estas muntitaj la bordoj, la ferdeko, la superkonstruaĵoj kaj la kamentubo (vaportubo). La lasta troviĝas ĉ. 20 m super la kilo. Samtempe oni muntas la fundamenton por la maŝinoj kaj la tunelon por la maŝinŝafto. En la ŝipkorpo estas nun instalita amaso da tubaro, elektraj kabloj kaj multaj helpaj mekanismoj.

Tiamaniere naskiĝis la ŝelo de la ŝipo. Venas fine la pentristoj kaj ĉarpentistoj, kiuj preparas la ŝipon al la surakvigo. Ili metas la lignajn trakojn kaj post surmeto de ŝmirgraso instalas la glitumilojn. Ĝis la momento de surakvigo la ŝipo staras sur t.n. "kaĝoj" (la kilblokoj estas jam forprenitaj).

Finfine venas la solena momento de bapto kaj surakvigo. La "kaĝoj" estas forigitaj kaj la ŝipo sidiĝas tutpeze sur la glitumiloj, ĝi estas nun bremsita nur per la haltigiloj (stopiloj). La tradicia bapto kun disrompo de botelo da ĉampano sur la pruo anoncas la finigon de la muntadaj laboroj sur la deklivejo.

La ŝipo lante malsuprenŝoviĝas en la akvan basenon, de kie ĝi estas haŭlata en la ekipan kanalon.

4. La ekipado de la ŝipo

Jam dum la konstruado de la ŝipokorpo komenciĝas kelkaj ekipadaj laboroj, unue la muntado de la transmisia ŝafto kaj helico. La tubistoj instalas balastajn tubarojn kaj tubojn por sekigi superakvigitajn ŝarĝejojn, deaerigajn, kanalizajn kaj akvotubojn. Fervoraj laboroj sekvas sur ia ŝipo en la ekipada kanalo. La veldistoj kaj hejtistoj urĝe laboras ĉe la ventolada sistemo, ĉe la lukoj kaj ĉe la fenestroj. La seruristoj muntas ŝtuparojn kaj ĉiujn muntadajn instalojn. Fine la tubistoj muntas la fajro- kaj la ŝipbordajn akvomalaltiĝajn kondukojn k.t.p. La elektristoj komencas la enkondukajn laborojn, la muntadon de kablotrakoj. Post malapero de la hejtistoj kaj veldistoj venas la ĉarpentistoj. Ili komencas sian laboron kaj kovras per latoj la fundon kaj la ŝipbordojn; ligno servas ĉi tie kiel kuseno-amortizilo. Post establo de la ferdekoj venas la pentristoj. Ili kovras per minio ĉiujn metalajn partojn, surmetas korkon kiel izolilojn. Nun la betonistoj betonas metalplatojn kaj diversajn ujojn. La lignaĵistoj, pentristoj kaj elektristoj, ankaŭ plumbistoj pretigas la ŝipon al la prov-veturo.

Sed samtempe bruas laboroj en la koro de la ŝipo ĉe la maŝinoj, kie oni muntas diversajn mekanismojn: la rudromaŝinon, diversajn pumpilojn, malvarmigilojn, hidroforojn, filtrilojn, fridigilojn, dinamojn, blovigilojn kaj multajn aliajn. Fine sekvas la muntado de la meza ŝafto kaj de la maŝinoj.

La laborojn direktas sperta inĝeniero-ŝipkonstruisto. Post multaj kontroloj komencas la provoj de la mekanismoj kaj instalaĵoj.

La ŝipo faras nun la prov-veturon.

5. La klopodoj

Ni jam konatiĝis kun la plej gravaj ŝipkonstrulaboroj, sed ni ankoraŭ ne scias, kie estos surakvigita la ŝipo. Do mi denove skribis en tiu afero, la 12.2.59 (n-ro 70/59) al PZM kaj la 14.2.59 (n-ro 71/59) al PLO, petante indikojn pri la malsuprenmeto de la kilo kaj la antaŭvidita dato de la surakvigo. Samtempe mi petis la direktoron de la ŝipkonstruejo en Gdansk, s-ron Czarnowski, apogi mian peton. Li estis mia gimnazia kolego kaj ni estis bonaj kolegoj. Mi substrekis la urĝecon de la afero pro la alproksimiĝo de la Universala Kongreso en Varsovio.

PZM respondis al ni la 6.3.59 (n-ro 09/1/79/59), ke ekestis malfacilaĵoj, ĉar ili disponas nur pri malgrandaj ŝipoj je 950 DWT, kaj grandajn ŝipojn havas je dispono nur PLO.

La afero iĝis nun tre urĝa. Ni sciis nun, ke la ŝipo estos konstruata nek en Ŝĉeĉin, nek en Gdynia, nek en Gdansk. En tiu senespera situacio mi parolis kun ĉiuj kompetentuloj, sed ili skuis nur la kapojn kaj konsolis min, dirante: estu nur kuraĝa kaj pacienca, la ŝipo certe ricevos la nomon. Mi tiam decidis viziti private la direktorojn, sed sensukcese. Kiam mi vizitis la direktoron de PLO, s-ron Mądroszkiewicz, mi transdonis al li donace la poemon: "Sinjoro Tadeo" de la plej granda pola poeto Adam Mickiewicz en esperanta traduko. Mi vidis iam en la biblioteko de la direktoro tiun verkon en diversaj lingvoj, en pola, franca, germana kaj angla, sed ne en Esperanto. Li ege ĝojis pro la donaco, sed lia sinteno rilate al la ŝipo restis senŝanĝa. Li diris al mi, verŝajne ŝerce: "Pli frue elkreskos sur mia manplato haroj, antaŭ ol via ŝipo ricevos la nomon "Zamenhof". Tio trafis min ege, ĉar li estis la baptopatro de mia pli juna filino Barbara.

Ankaŭ kun la Loka Kongresa Komitato mi estis en daŭraj kontaktoj, ekz. mi skribis al LKK la 5.5.59 (n-ro 110/59) kaj priskribis la klopodojn, malfacilaĵojn kaj la nefavoran sintenon de la kompetentuloj al nia afero.

Niaj atakoj ne ĉesis kaj fine la estro de la Koopera Fako s-ro Duliniec donis al mi la promeson, ke 10-miltuna ŝipo ricevos la nomon D-ro Zamenhof, sed tio okazos ne en aŭgusto, sed en septembro, plej malfrue komence de oktobro, sed ĉio dependas de la ĉefdirektoro, kiu nuntempe estas eksterlande.

La 21.4.59 mi ricevis de la ĉefdirektoro de PLO respondon, ke certe la ŝipo ricevos la nomon, decidan respondon mi havos post interparolo kun la Ministerio de Ŝipveturado.

6. La decido

Tiun decidan respondon la ĉefdirektoro sendis jam la kvaran tagon:

Venis fine la tago, kiam ni eksciis, ke unu 12.600 tuna ŝipo ricevos la nomon "ZAMENHOF", kaj ke la surakvigo okazos la 12-an de Julio 1959 en Jugoslavio, ĉar dum la someraj monatoj ne estos konstruata nova granda ŝipo en Gdansk. Temas pri nova jam konstruata en Jugoslavio por Pollando, kiu komence estis nomigota "MONIUSZKO". Tiun informon mi tuj transdonis telefone al la Ĉefa Estraro kaj al LKK en Varsovio kaj konfirmis ĝin telegrame la 22.6.59. Ankaŭ pri tio mi raportis la 18.6.59 (n-ro 240/59) kaj en mia letero detale la 25.6.59 (n-ro 261/59) al LKK en kiu mi nomis la armatoron PLO kaj la ekspluatanton "Chipolbrok", ambaŭ en Gdynia. Aldone mi povas diri, ke la ŝipanaro konsistos el 48 personoj. La ŝipo de komerca tipo estos destinita por longdistancaj marvojaĝoj al Ĉinio kaj estos finekipita en Aŭgusto 1959. Oni ne decidis ankoraŭ pri la dato de la virga marvojaĝo, ne estas ekskludita, ke nia M/S "ZAMENHOF" eknavigos en Aŭgusto.

Por la gazetaro mi skribis diversajn artikolojn.

7. La surakvigo kaj la ŝipbapto

Venis finfine la momento de la surakvigo kaj de la bapto de nia M/S "ZAMENHOF". Pri tiu solenaĵo skribis Davor Grgat en la "Jugoslavia Esperantisto" n-ro 7/31 de Julio 1959 artikolon s.t. "En Split enmarigita pola ŝipo "ZAMENHOF":

"Laŭ informo de pola radio elsendita la 25-an de aprilo kaj presita en kelkaj E-gazetoj Pollando honoras la Zamenhof-Jaron ankaŭ per nomigo de unu ŝipo per nomo de la Internacia Lingvo. La unuaj informoj raportis pri ŝipo kiu devus esti konstruata en Gdansk, kaj la baptado de la nova ŝipo devus esti farita okaze de la junulara kunveno, organizita de TEJO, en Gdansk. La sekva informo parolas evidente, ke la unuaj informoj ne estis ĉiurilate tute precizaj.

La 12-an de julio en ŝipfarejo "SPLIT" en Split (Dalmatio, Jugoslavio) estis solene baptita kaj enmarigita ŝipo "ZAMENHOF", kiun la ŝipfarejo en Split konstruis por la pola firmao "Polskie Linie Oceaniczne" en Gdinja. Ĉe la enmarigo estis baptopatrino de la nova ŝipi s-ino Helena Grochulski, edzino de la akreditiva ambasadoro de Pola Respubliko en Beograd Henryk Grochulski. La solenaĵon partoprenis interalie ankaŭ la delegito de UEA Aleksa Hrstić, kaj kiel delegito de Jugoslavia Esperanto-Federacio Prof. Josip Velebit, esperantistoj el Split kaj la ĉirkaŭaĵo kaj la vasta publiko.

Ĉe la malfermo de la ceremonio parolis la sekretario de la distrikta komitato de la KPJ Petar Alfirević kaj la inspektoro de la Pola Oceana Navigacio kapitano Stanislaw Jaworski. Dum la tagmanĝo parolis la direktoro de la ŝipkonstruejo k-do Ante Jurjević-Baja, poste la ambasadoro kaj du esperantistoj: Aleksa Hrstić legis esperantlingve sian paroladon je la nomo de UEA, kaj prof. Josip Velebit parolis nacilingve akcentante la ĝojon kaj dankemon de JEF, ke Pola Oceana Navigacio decidis doni la nomon de Zamenhof al unu el la polaj ŝipoj ĉe ni konstruitaj, montrante per tiu paŝo, ke ĝi taksas la klopodojn kaj la sukcesojn de nia E-movado. Ĉefine prof. Velebit dankis je la nomo de JEP al ĉiuj kiuj helpis realigi la konstruadon de la ŝipo, nome al la estraro de la ŝipkonstruejo kaj al ĝia tuta laborista kolektivo.

La trampo "Zamenhof" estas 154 metrojn longa, larĝa 18,80 m, alta 12 m; ĝi posedas 12,800 tunojn kaj havas motoron "Fiat" de 6000 ĉevalpovoj; plenŝarĝita ĝi disvolvas la rapidecon de 15 marmejloj pohore. Ĉi tiu ŝipo estas la dua en la serio de sep samtipaj ŝipoj, kiujn la ŝipfarejo "Split" laŭ la ĝisnuna konvencio konstruas por Pollando. Oni antaŭvidas, ke ĉi-jare la ŝipfarejo finos kaj enmanigos la "Zamenhof"-on kaj ankaŭ la ŝipon "Chopin" (kiu estis enmarigita ankaŭ en Split dum monato majo) al la pola komerca floto."

Kelkaj aldonaj rimarkoj: Kapitano Jaworski, pola inspektoro, esprimis en sia parolado dankon al la gelaboristoj de la ŝipkonstruejo "Split".

La baptopatrino estis s-ino Helena Grochulski. Ŝi diris, kiam ŝi rompis botelon da ĉampano sur la pruo de la ŝipo, la bapto-formulon: "Mi baptas vin kaj donas al vi la nomon "ZAMENHOF", navigu sur maroj kaj oceanoj kaj portu la nomon de Pollando tra la tuta mondo".

La ŝipobapto havas sian tradicion. Ĉiu ŝipo portas ian nomon. Se ni partoprenas tian riton, ni ne konscias, ke tiu tradicio jam transdaŭris milojn da jaroj. Evidente tiu kutimo ŝanĝiĝis dum la daŭro de jarcentoj. En antikvaj tempoj oni uzis tiucele ne ĉampanon, sed homan sangon. La Fenicanoj kaj la popoloj de la Malproksima Oriento oferis al la dio de maro ankaŭ sangon: ili "buĉis"la plej belajn sklavinojn kaj ŝprucis kun ilia sango la bordojn de la novaj ŝipoj.

La Romanoj oferis la malliberigitajn piratojn, kiam ili konfidis siajn novajn komercajn ŝipojn al siaj dioj. La antikvaj Grekoj estis pli humanaj, ĉar ili ŝprucis siajn ŝipojn kun besta sango, ŝajnis, ke plej efika estis la sango de juna ŝafeto.

Nur en la mezepoko oni komencis uzi por la baptado de ŝipoj vinon. Oni scias, ke en la XV. jarcento oni verŝis vinon sur la ferdekon antaŭ ol la ŝipoj elnavigis en plenan maron. Tion oni faris sur "Santa Maria" de Kristoforo Kolumbo — verŝajne oni avaris bonan vinon, ĉar la ŝipo, la plej granda el tri de la unua ekspedicio, dronis ĉe la marbordo de Haiti (1492). Tamen la disrompo de boteloj sur la ŝipbordo datumas de la XVII. jarcento.

Ĉampano ne estas la ununura fluidaĵo uzata por maraj baptoj.

En la hindaj havenoj oni prenis lakton de kokosoj kaj la arabaj ŝipfaristoj uzis sanktakvon el Mekko. En Okcidenta Hindujo oni baptis la ŝipojn kun ananasa suko kaj en Turkujo kun kolektita pluva akvo, ĉar ĝi devenas el la ĉielo. Oni diras, ke la cisternŝipoj estas baptataj kun nafto kaj la fiŝŝipoj kun fiŝoleo.

Ĉiuokaze ĉiu ŝipo devas havi sian nomon kaj pro tio ĉiu ŝipo devas esti baptita, por ke ĝi povu fiere navigi sur ĉiuj maroj kaj oceanoj.

Ni esperantistoj el Gdynia, el Gdansk, el Pollando kaj el la tuta mondo esperas, ke nia esperanta ŝipo navigos sekure sur la akvoj de la tuta mondo kaj ni ĉiuj deziras al ĝi ĉiaman futon de akvo sub la kilo!

Ni aldonu, ke pri la ŝipo okazis en la polaj gazetoj mencio s.t.

"Filmo pri la ŝipo ZAMENHOF", nome ke la Societo de Esperanto "Split" filmis la laborojn de konstruado de la ŝipo. Tio estas la unua filmo, farita en esperanta lingvo pri la ŝipo.

Ankoraŭ unu rimarko:

Ĝuste en la tago de la enakvigo de la ŝipo M/S ZAMENHOF mi sendis al LKK en Varsovio novan alvokon starigi internacian komitaton pri nomigo de dua fratina granda ŝipo je nomo "ESPSRANTO". Tiu alvoko restis seneĥa. Mi supozas, ke LKK estis troŝarĝita de aliaj gravaj aferoj kaj ne havis tempon pritrakti la aferon.

Mi revenis al la afero fine de la jaro, kaj sendis novan rezolucion, faritan la 15.12.1959 dum nia akademio je 100-a datreveveno de naskiĝo de Zamenhof en la fervojista klubo Verda Vojo.

Ankaŭ tiu rezolucio restis seneĥa.

8. La transdono de la ŝipo M/S "ZAMENHOF"

Dum la provmariro oni kontrolis precize la instalaĵojn de la ŝipo. Sur la ŝipo troviĝis la ŝipfareja laboristaro kaj parto de la ŝipaj maŝinistoj kun la ĉefa maŝinisto kaj kompreneble la estonta ŝipestro.

Dum la unua mariro oni kontrolas ankaŭ la foruzon de la brulmaterialo, la rapidecon de la ŝipo, ĝian deturnecon, stirecon kaj la funkcion de ĉiuj instalaĵoj. Post la reveno de la ŝipo oni forigas ĉiujn mankojn.

Sekvas nun la lastaj laboroj, la lasta pentrado kaj ekipado de la kajutoj por oficiroj kaj la ŝipanaro.

La novkonstruita ŝipo brilas nun en sia nova aspekto. Ĉio estas nova kaj bela kaj ĝi estas nun preta por la unua normala kaj longa marvojaĝo. Sed antaŭe okazas la transdono de la ŝipo, kion priskribas Heroldo en n-ro 18/1296/ de la 16.12.59 s.t.:

Preskaŭ 13.000-tonela "Zamenhof" en sia elemento.

"La bela nova ŝipego, kiu portas la nomon de nia majstro, "Zamenhof" nun jam fiere glitas sur ondegoj de la maroj.

La 6-an de Novembro 1959, je la 10-a horo, en la ŝipfarejo "Split", s-ano Aleksandar Hrstić, delegito de UEA en la jugoslava havenurbo Split, faris sur la ŝipo "Zamenhof", okaze de ĝia transdono al Pola Oceana Linio, la sekvantan festparoladon en Esperanto:

Tre estimataj gesinjoroj!

Kun tre granda ĝojo mi ankoraŭfoje esprimas koran dankon al vi ĉiuj kaj al viaj entreprenoj Polskie Linie Oceaniczne kaj Brodogradilište "Split", kiuj faris nian belan ŝipon "Zamenhof".

Antaŭ 100 jaroj, la 15-an de Decembro 1859, naskiĝis la granda kreinto L.L. Zamenhof. Li solvis la lingvan problemon kaj donis al la homaro la internacian lingvon Esperanto. Lia verko estas ne nur simpla lingvo, sed samtempe tutmonda movado por fratigi homojn en paca kunlaboro por bonega vivo por ĉiuj homoj. Ĝuste por tiaj celoj Zamenhof laboris dum la tuta sia vivo kaj, naskiĝinta pola infano, estiĝis grandega internacia viro.

Hodiaŭ, 100 jarojn post lia naskiĝo, ekveturas tiu ĉi belega ŝipo, kiu portas lian nomon. Same tiel nia belega ŝipo "Zamenhof" devas esti ne nur ŝarĝa ŝipo de unu aŭ du nacioj, sed ĝi veturu trans marojn kaj oceanojn, al ĉiuj kontinentoj, al ĉiuj popoloj, kaj ĝi sciigu ĉiujn homojn pri la grandega kreinto Zamenhof kaj pri lia belega verko: la internacia lingvo Esperanto.

Estimata ŝipestro, mi petas vin en la nomo de Universala Esperanto-Asocio kaj en la nomo de ĉiuj geesperantistoj de la tuta mondo, montru en ĉiu haveno, kiun vi alveturos, ke via "Zamenhof" portas ne nur 12.800 tunojn da ŝarĝo, sed ankaŭ sinceran fratan esperantistan movadon, kiu hodiaŭ rapide kreskas al sia fina celo.

Unu mondo — unu internacia lingvo Esperanto!

Denove koran dankon al ĉiuj, kiuj helpis havigi la ŝipon "Zamenhof", kaj al ĉiuj maristoj, kiuj gardos kaj gvidos ĝin!

Vivu Esperanto!"

Nia M/S "ZMENHOF" ĝisatendis do la tagon de la transdono al la armatoro PLO en Gdynia! Tio okazis en la momento, kiam la kapitano hisis la flagon kaj oficiale salutis ĝin, dum la hurlado de la sirenoj.

La ŝipo forlasis ne sian patrinan havenon Gdynia, sed la havenon en Split, plenŝarĝita da varoj etŝarĝaj kaj de minerala sterko. Ĝi estis for longa tempo dumvoje, ĉar ĝi venos al Gdynia en la sekvonta jaro, en printempo.

Fiere ĝi portos sur la pruo la esperantan verdan flagon kun la esperanta verda stelo sur blanka fono!

La marvojo kondukis tra la Mediteraneo, Suezkanalo, la Ruĝa Maro, Hinda Oceano, la Ĉina Maro al Ĉinio.

9. La moderna tekniko de navigado sur M/S "ZAMENHOF"

Surtera orientado estas pli facila ol tiu sur maroj. Por orientiĝi sur la tero suficas bona mapo, kompaso kaj poŝhorloĝo. Pli malfacila estas la orientado en la dezerto, sed plej malfacila sur la maro kaj oceano, kie oni bezonas specialajn instrumentojn kaj grandan maran sciencon por atingi sekure la celhavenon kun la ŝarĝoj en bona stato kaj tempo.

La scienco de ŝipgvidado sur maroj nomiĝas navigacio. La teknikistoj de tiu specialaĵo estas la navigistoj.

La kompaso estas unu el la plej gravaj navigaciaj instrumentoj Ĝi montras ne nur la mondflankojn, do la marvojon, sed ankaŭ la direktojn de la vento kaj de la ondoj.

Magnetaj kompasoj ne estas idealaj por la navigado, ĉar ili montras la magnetajn polusojn, ne la geografiajn, kaj subiĝas al la influoj de la ŝtala ŝipkorpo. La plej moderna korapaso estas la girokompaso, t.e, rapide turniĝanta rotoro, montranta konstante la direkton "nordo-sudo" kaj pere de la ventrozo la direkton de la ventoj. La girokompaso estas preciza, tamen la ŝipo prezentas grandan ŝtalmason, sur kiun influas inercio, ventoj, marondoj k.a., pro tio la ŝipo bezonas spertan rudriston kun granda scio kaj kapablo. Granda helpo estas la aŭtopiloto, funkcianta per mekanismo sen homa direktado. Tiun havas nia M/S "ZAMENHOF" , ĉar ĝi estas necesa por longaj oceanaj marvojaĝoj. Sed ankaŭ en tiu kazo la aŭtopiloto devas esti kontrolgardata. En ĉiu momento ĝi povas esti ŝanĝata per simpla komutilo en permanan direktadon.

La rapidecon de la ŝipo oni mezuras pere de logo, t.n. elektromeĥanika logo, kiu permesas precize deĉifri la tranavigitan distancon kaj rapidecon.

La profundecon mezuras la eĥosondilo. La modernaj eĥosondiloj mezuras per helpo de du aparatoj: sendilo kaj ricevilo kaj ĝi funkcias surbaze de reflektigo de la ultrasonaj ondoj. La eĥosonda ricevilo troviĝas en la navigada kajuto.

Pere de la radaro oni observas la maron. Ĝi estas aparato kun sendilo kaj ricevilo. Pere de anteno estas elsenditaj ultrasonaj ondoj. La anteno devas esti instalita sur la plej alta loko. La oblonga anteno turniĝas sur vertikala akso kaj elsendas ondojn, kiuj disiras rektlinie kaj tanĝe al la horizonto, formante kvazaŭ ombrelon, ripozanta sur la anteno. Kiam la ondoj renkontas iun baron (ŝipon, rokon, glacimonton), ili reflektiĝas kaj reiras al la anteno, de kie ili estas transsenditaj tra la ricevilo al la monitoro, kiu videbligas sur speciala fluoreska ekrano, la bildan fenomenon de la renkontita obstaklo. Ondoj, kiuj ne renkontas barojn, disfluas en la aerospaco kaj ne kaŭzas tiujn bildscenojn sur la ekrano.

Dank' al la radaro la navigistoj povas ĉion observi, kio troviĝas ĉirkaŭ la ŝipo kvazaŭ de birda flugvido.

Pere de la radaro oni povas ankaŭ rapide elkalkuli la distancon inter la ŝipo kaj la obstaklo. Helpe de radaro la ŝipo povas ankaŭ en- kaj eliri la havenon dum nebulo, eĉ kiam la tuta haveno estas fermita.

La lokdifino de la ŝipo kaj ties fiksigo sur la mapo estas tre grava por la navigado. Tio ne estas facila tasko, se la ŝipo troviĝas sur plena maro, kie estas neniuj observaciaj punktoj. Oni orientiĝas pere de steloj kaj tiu orientiĝo aŭ scio nomiĝas astronavigacio, sed ĝi havas la mankon, ke ĝi ne estas aplikebla dum nubkovrita ĉielo. Sed ekzistas alia metodo, tre bona, ĝi estas la radionavigacio. Surtere ekzistas multaj radiostacioj, formantaj super la maro reton da elektromagnetaj ondoj. Per speciala ricevilo oni registras la diferencon de la tempo, bezonata por trairo de la ondoj de du konataj stacioj al la ŝipo kaj konante la distancon de unu stacio al la alia, la navigisto facile precizigas la situon de la ŝipo.

Ni konatiĝis kun la plej gravaj instalaĵoj de la moderna tekniko de navigado, kiujn posedas nia M/S "ZAMENHOF".

10. Kompletigaj informoj

La konstruo de la ŝipo devas en plej alta grado garantii la sekurecon de navigado, do esti maksimume rezistebla. La ŝipo havas ege fortan kaj elastan konstrukcion. Obligacia estas la duobla fundo. La interspaco estas forte rigidigita per fundigiloj tra la tuta larĝeco en interspacoj de 700 mm kaj per tri laŭlongigiloj. La fundigiloj kaj la laŭlongigiloj estas ŝtalaj platoj de 10 - 16 mm, kiuj fortege ligas la eksteran kun la interna fundo. La interspaco estas dividita en kelkaj rezervujoj destinitaj por akvo, brulmaterialo, ŝmirgraso kaj ankaŭ por balastigi la ŝipon precipe dum senŝarĝa navigo. Kelkaj rezervujoj estas tutfermitaj kaj hermete fiksitaj al la ekstera kaj interna fundo, la aliaj havas aperturojn de 400 x 600 mm por akiri la interfundigilan spacon, kies alteco egalas 700 mm.

La flankajn vandojn ni nomas bordoj. Ĉe la stevenoj ili estas kunigitaj kaj formas la antaŭan kaj postan partojn. La plej antaŭa parto de la ŝipo estas la pruo aŭ la "plej antaŭa ferdeko", kie troviĝas la ankraj vinĉoj. Lá plej malantaŭa parto estas la pobo aŭ la "plej malantaŭa ferdeko" kun "supera ferdeko". Tiuj ferdekoj povas kovri ĝis la kvaronon de la ŝipsurfaco, ĉiu. La antaŭa (fronta) kaj la malantaŭa (posta) stevenoj estas tre fortaj konstruaĵoj. En la posta steveno troviĝas la lagroj de la helicŝafto kaj de la rudro. La steveno estas la kurbiĝanta kaj elstaranta el la akvo vertikala parto (plilongigo) de la kilo.

La spaco en la interna fundo inter la bordoj kaj ferdekoj estas dividita en kameroj pere de netralasaj intervandoj kaj formas la ŝipajn ujegojn, t.n. lukojn. La ferdeko, la bordoj kaj la intervandoj ankaŭ estas forte rigidigitaj. La rigidigo de la bordoj estas formata pere de la ŝipripegoj, kaj tiu de la ferdekoj pere de submetiloj. Ĉiu ŝipripego estas ligita pere de interligiloj kun la responda fundigilo kaj submetilo, formante tiamaniere sur la tuta rondo tre fortan konstruaĵon. La lukoj ankaŭ estas fortigitaj kaj havas konformajn kovrilojn por asekuri la holdojn kontraŭ invado de akvo.

Apud la lukoj troviĝas tri duoblaj mastoj kun turniĝantaj gruoj 23 (bumgruoj), servantaj por ŝarĝado kaj malŝarĝado de la ŝipo. Sur la pruo troviĝas la ankrovinĉoj. Ĉiu el la ankroj pezas ĉ. 2 t. La longeco de ĉiu ankroĉenego egalas 200 m. Sur la ekstremaj ferdekoj estas la ekstremaj partoj, la pruo kaj la pobo, kaj sub ili la ekstremujoj, kiuj ankaŭ ludas rolon de sekureco, nome en kazo de averio reteni la akvon kontraŭ inundo de la ŝipo. En la prua ekstremujo estas kunmetitaj la ĉenoj de la ankroj. En la rufujo troviĝas ĝenerale la stirilmaŝino. Tie en la unuetaĝa konstruaĵo troviĝas diversaj ejoj: lavistejo, sekigejo, malsanetulejo, loĝejĉambroj por la simpla ŝipanaro kaj rezervaj.

Preskaŭ en la mezo de la ferdeko de la ŝipo M/S "ZAMENHOF" estas konstruita grandega konstruaĵo, konsistanta el kvar etaĝoj. El la plej alta etaĝo, el la navigacia granda "kabino" estas grandioza panoramo: la tuta ĉirkaŭaĵo, antaŭ ĉio de la prua parto sur la havenon, la maron kaj la ferdekon. En tiu konstruaĵo, simila al granda moderna domo, loĝas la oficiroj kaj maristoj, tie trovigas la ŝipsalonoj, klubejoj, ripozejoj, manĝejoj, kuirejo, banejoj k.t.p. Ni menciu, ke en la granda salono pendas granda portreto de Ludoviko Zamenhof, pentrita de jugoslava pentristo, kies nomon mi ne konas. La dislokigo de la loĝejoj en la mezo de la ŝipo estas tre avantaĝa pro la sekura situo dum la ŝipirado. Ekstere sur la ferdeko troviĝas la savboatoj.

La koro de la ŝipo estas la maŝinejo. Tie estas muntita la ĉefmaŝino kun multaj aliaj helpmaŝinoj kaj instalaĵoj, kiel pumpiloj: sekigaj, fajrobrigadaj, oleaj, akvaj, ankaŭ elektraj agregatoj, aerumiloj, fridujoj, unuvorte tuta maŝinaro kun multego da kabloj kaj densa reto da tubaro.

Pri la grava navigacia instrumentaro mi jam parolis en aparta ĉapitro. Ankoraŭ kelkaj rimarkoj pri la pola komerca floto:

En la jaro 1959, kiam estas konstruita nia ŝipo M/S "ZAMENHOF", la pola floto havis 127 ŝipojn kaj 716 mil DWT. 61 ŝipoj estis "junaj" kaj modernaj kun malpli ol 10 jaroj de ekspluatado. La plejmulto el ili estas konstruita en la ŝipkonstruejoj Gdansk, Gdynia kaj Ŝĉeĉin. Laŭplane en 1965 la pola floto disponis pri 1250 mil DWT kaj en 1975 pri 2500 mil DWD.

PLO, la plej granda armatoro, en Gdynia sidejanta, havis en 1959 72 ŝipojn kun 555 mil DWT kaj priservis 15 regulajn navigadliniojn. PZM havis tiam nur 160 mil DWT.

La pola floto estis tiam en 1959 reprezentata sur 5 kontinentoj kaj en 150 havenoj en 50 diversaj landoj, priservante 27 liniojn.

11. DWT, BRT, NRT

La ŝarĝokapacito (portipovo) estas determinata per la mallongigo DWT, angle "deadweight" (dedŭejt) kaj signifas la tutan ŝarĝon, kiu povas esti akceptita sur la ŝipo, do la kargoj, pasaĝeroj, ŝipanaro kaj ties bagaĵoj, nutraĵprovizoj, trinkebla akvo kaj brulmaterialo.

La ŝarĝokapacito estas la maksimume akceptebla pezo de ŝarĝo, de la brulmaterialo kaj de la provizoj en t, per kiuj povas esti ŝarĝita la ŝipo, determinata per la permesebla enmergiĝo de la ŝipkorpo (per la desegnita linio sur la flankoj de la ŝipo). La ŝipkorpo enmergiĝas en la akvon ĝis certa profundeco kaj kaŭzas elpuŝon de certa kvanto de akvo. Tiu forpuŝita pezo de akvo estas nomita akvodismeto. Ĉe neŝanĝa ŝipopezo ĝia akvodismeto estas konstanta; ĝi povas ŝanĝiĝi nur en akvo de alia specifika pezo, ekz, en dolĉa akvo la ŝipo enakviĝas pli profunde ol en sala.

La difino "akvodismeto" ne estas uzata en la komerca ŝiparo, tamen en la milita floto ĝi estas uzata por determini la grandecon de la militŝipoj. En tiu kazo la ŝipopezo kun la kirasaĵo kaj armigo havas esencan signifon. Pro tio la tunaro de la tuta milita floto aŭ de unuopaj militaj ŝipoj ĉiam estas nomita en akvodismetaj tunoj.

La ŝipopezo estas la pezo de la ŝipkorpo komplete ekipita, do kun la maŝinoj, la tuta ekipaĵo de la ferdekoj kaj la interna ekipaĵo, sed sen la kargo, pasaĝeroj, ŝipanaro, provizoj kaj brumaterialo.

Nun pri la ŝiptunaro. Oni uzas krom la difino "tuno" ankaŭ la vorton "tonelo". Tonelo estas internacia unuo de volumeno, uzata por mezuri la internacian kapaciton de ŝipo, kaj valoranta 2,85 m3.

Tonelaro estas la registra tunaro aŭ volumeno de la ŝipinterno. La kruda tonelaro estas la tuta volunemo de la interno. La neta tonelaro estas la volumeno de la spacoj por la kargo. La registra tuno RT estas la kapacita mezuro por la ŝipoj kaj egalas precize 2,8316 m3 (kapacita aŭ registra tuno). La brutto-registraj tunoj BRT estas la tutaj mezureblaj ejoj kaj la surkonstruaĵoj inkluzive de la maŝinejo, loĝejoj, brulmaterialo k.t.p.

La neto-registraj tunoj NRT estas la pagodevaj ejoj sen la supre nomitaj ejoj, t.e. ĉiuj spacoj destinitaj por la kargoj kaj homoj.

BRT kaj NRT havas nenion komunan kun la ŝarĝa kapacito kaj akvodismeto.

Ĉiuj pagoj (havenaj, kanalaj, kajaj, doganaj k.t.p.) estas kalkulataj laŭ la tunaro (tonelaro). Tio estas la volumeno ĉie la fermitaj ejoj, esprimitaj ne en kubaj metroj, sed en volumenaj tunoj. La nocio "tuno" kiel kapacita unuo devenas el la mezepoko, kiam unu el la plej oftaj ŝarĝoj estis vino, transportita en bareletoj, nomitaj angle "tun". Tiu vorto signifis tiam la pezon de la berelo kun vino kaj same la volumenon de la interno de la berelo sen vino. Do la vorto "tunaro" povas signifi egale la tunaron en volumenaj tunoj kaj ĝian ŝarĝokapaciton en "pezaj tunoj".

Mallonga resumo: DWT (ŝarĝa kapacito) estas la tuta maksimuma kargo inkluzive de homoj, brulmaterialo k.t.p. La komercajn ŝipojn oni mezuras laŭ la grandeco de iliaj internoj, la mezurunuo estas t.n. registra tuno (RT) egala al 100 kubaj futoj, kio respondas al 2,83 kubaj metroj.

Ĉiu ŝipo havas du kapacitojn, t.e.

la brutto-registraj tunoj BRT (la granda volumena kapacito), kio estas la tuta tunkvanto (tunaro) de la interno de la ŝipkorpo kaj la amplekso de la surkonstruaĵoj kaj

la neto-registraj tunoj NRT (la malgranda volumena kapacito, kio estas la ekspluatata amplekso, do la spaco por la ŝarĝoj kaj la ŝipanaro.

Notu:

  1. brutto = kuntara (malneta) pezo,
  2. neto (netto) = nete, nette, sentara pezo.

12. Indikoj pri la ŝipo M/S "ZAMENHOF"

Esperante Angle Germane Pole
ArmatoroOwnerSchiffseignerArmator
PLO Polskie Linie Oceaniczne Gdynia, Pollando
LongecoLength overallLängeDługość
154 m
LarĝecoBreadthBreiteSzerokość
18,80 m
ElmergiĝoHeigthHöheWynurzenie
12 m
Mergiĝo Draught Tiefgang Zanurzenie
Malfermita ŝirmferdekoOpenshelterdeckOffenes SchutzdeckPokład ochronny otwarty
8,00 m; 16.600 DWT
Fermita ŝirmferdekoClosed shelterdeckGedecktes SchutzdeckPokład ochronny zamknięty
8,98 m; 12.600 DWT
Ŝutŝarĝa kapacito Loose goodsSchüttladungŜadunki sypkie
19.134 t
oroderlub
685.000
kubaj futojcubic f.Kubik F.kub. st.
Pecŝarĝa kapacitoFiece goodsStückgutŜadunki drobnicowe
17,585 t
oroderlub
630.000
kubaj futojcubic f.Kubik F.kub. st.
Rapideco ŝarĝita nodoj/hSpeed charged knots/hGeschwindigkeit beladen Seemeilen/hSzybkość ładowny węzłów/h
15
malplena emptyleerpróżny
16
Foruzo de brulmaterialo
en 24 h
Consumption of fuel
in 24 h
Treibstoffverbrauch
in 24 h
Zużycie paliwa na dobę
23 t
Ŝipanaro maristojCrew menMannschaft MannZałoga ludzi
48
Ĉefa motoroMain engineHauptmaschineGlówna maszyna
FIAT TYPE C75 GS
PovoOutputLeistungMoc
6.000 HP

13. Artikoloj

En la en- kaj eksterlanda gaztetaro aperis multaj artikoloj pri la nova ŝipo M/S "ZAMENHOF". Mi ne kolektis ĉiujn, ĉar mi ne aĉetis ĉiujn gazetojn. Tamen mi nomas tiujn, kiujn mi posedas:

1. Pola Esperantisto 6/59 XI, XII 1959
2. Pola Esperantisto2/60 III/IV 1960
3. Pola Esperantisto4/60 VII/VIII 1960
4. Jugoslavia Esperantisto 7/31/1959
5. Heroldo 13 /1291/ 16.9.59
6. Heroldo18 /1296/ 16.12.59
7. Nuntempa Bulgario 8/1961
8. Linzer Tagblatt 169 24.7.59
9. Dziennik Bałtycki 82/3978 6.4.1957
10. Dziennik Bałtycki84/4912 7.4.60
11. Dziennik Bałtycki24.6.71
12. Głos Wybrzeża 244/3410 14.10.1957
13. Głos Wybrzeża 247/3413 17.10.1957
14. Głos Wybrzeża96 23.4. 1958
15. Głos Wybrzeża225/4024 29.9. 1959
16. Głos Wybrzeża 81/4185 4.4. 1960
17. Głos Wybrzeża 29.4. 1960
18. Głos Wybrzeża 24.6. 1971
19. Wieczór Wybrzeża 199 14.10.57
20. Wieczór Wybrzeża202 16.10.57
21. Wieczór Wybrzeża 208 7. 9.59
22. Ilustrowany Kurier Polski 94/4143 22. 4.58
23. Ilustrowany Kurier Polski 155/4513 2.7.59
24. Ilustrowany Kurier Polski235/4593 5.10.59
25. Ilustrowany Kurier Polski87/4753 12. 4.60
26. Ilustrowany Kurier Polski101/ 29. 4.60
27. Pola Fervojisto 1/1959 paĝo 3
28. Pola Fervojisto2/1959 paĝo 10
29/30. Internacia Fervojisto (Organo de IFEF) 1959, 1960 du numeroj

14. Kontaktoj inter Gdansk kaj Ŝĉeĉin

Ĉe la marbordo de la Golfo de Gdansk tri urboj estas situitaj unu ĉe la alia: havenurbo Gdansk, havenurbo Gdynia kaj mara banloko Sopot, nomataj "La Triurbo". En tiuj tri urboj ekzistas E-o organizaĵoj kaj E-o kluboj. En Gdansk ekzistas junulara klubo Verda Golfo kaj fervojista klubo Verda Vojo (Pola Junulara Sekcio kaj Pola Fervojista Esperanto-Fakgrupo PFEF). La plej viglaj kontaktoj estis inter la fervojista grupo kaj M/S "ZAMENH0F".

La kapitanoj de la ŝipo nomis la prezidanton de la Pola Pervojista Esperanto-Fakgrupo "Patro" de M/S "ZAMENHOF".

La Pola Esperanto-Junularo ligis ankaŭ bonajn kontaktojn kun la ŝipanaro de la ŝipo kaj transprenis kun la E-o-Filio en Gdansk la protektoraton super la ŝipo. Tiujn kontaktojn respegulas la letero de la sekretario de la Pola Esperanto-Asocio, s-ro Michalik:

15. Niaj dankleteroj kaj aliaj rezolucioj

Kompreneble la nomdono al M/S "ZAMENHOF" estis granda evento por la esperantistaro. Mi ne hezitis skribi dankleterojn, unue al la Ministro de Navigado (n-ro 398 + 399/59 18.7.59) kaj al PLO (Polaj

Linioj Oceanaj (n-ro 387/59 14.7.59). Ankaŭ mi petis ebligi al la ŝipanaro la lernadon de la internacia lingvo Esperanto. Aparte mi skribis al LKK de la 44-a Universala Kongreso de Esperanto (n-ro 404/59 20.7.59 kaj al la Konstanta Kongres Sekretario s-ro G. C. Fighiera: "Danke mi konfirmas la ricevon de via agrabla letero de la 2-a de Julio ĉj. Mi ĝojas, ke vi rekonas la laboron kaj la penadon, kiujn mi enmetis en la realigon de nomigo de plenmara ŝipo je nomo "ZAMEHHoF". Ankaŭ ĝojiga estas la sciigo pri forsendo de la varsovia delegito, s-no Zyminsi, kiu partoprenos la solenaĵon de la surmarigado kaj la baptan ceremonion en Split, JUGOSLAVIO. ... La ĉefa aĵo estas, ke nia sukceso estas plena, ke la granda ŝipo estos portanta la nomon de la kreinto de Esperanto al ĉiuj maroj kaj havenoj en la tuta mondo." (n-ro 371/59 12.7.59) Dum la akademio honore al Zamenhof, en la 100-jara datreveno de lia naskiĝo, okazinta la 15.12.59 en la fervojista klubo Verda Vojo, mi prezentis ankoraŭ kelkajn rezoluciojn:

16. Chipolbrok

Kiel mi jam menciis Ghipolbrok (Ĉina-Pola Kompanio de ŝipmakleristoj — Ĝenerala Agento de polaj ŝipoj en Malproksima Oriento) kun sidejo en Gdynia, estas la ekspluatanto de la pola ŝipo M/S "ZAMEHHOF". Mi jam petis PLO ebligi al la ŝipanaro la lernadon de Esperanto. PLO transdonis mian skribon al Chipolbrok kaj tiu respondis al mi la 24.7.59 (n-ro3265), ke la konsisto de la ŝipanaro ne estas ankoraŭ al ili konata kaj pro tio la afero ne estas ankoraŭ aktuala.

17. Pola Fervojisto

La bulteno "Pola Fervojisto" estis la unua gazeto, kiu publikigis artikolojn pri la ŝipo M/S "ZAMENHOF" en la numeroj 1/59 kaj 2/59. Jen la artikoloj:


18. Ehoj pri la postkongresa ekskurso al la Balta Maro

El eksterlando alfluis multaj dankskriboj de unuopuloj kaj de la fakgrupoj pro la helpo dum ilia restado en Pollando

La svedaj kolegoj dankas "por la agrabla akcepto en Sopot".

La bulgaraj kolegoj Sofio, Ruse, Plovdiv kaj Kubrat dankas, "pro la helpo" "pro kora gastameco", "bone rememoras la bankedon kun 36 bulgaraj fervojistaj-kolegoj en Gańsk", "ĝojus, se ni havus eblecon renkontiĝi en nia bela lando", "neniam forgesos la agrablajn tagojn inter la polaj fervojistoj en Gdańsk", "la romantika urbo sur pitoreska marbordo de Balta Maro" kaj "frate salutas".

La hungaraj kolegoj skribas: "La neforgeseblaj pollandaj tagoj, kiel eternbelaj travivaĵoj riĉigis la partoprenintojn.
La sukcesplena fortostreĉo, kiu post la terura detruo de la milito ebligis aranĝon tian imponan centjaran solenan jubileon, kiu estas inda al poloj. Tiu ĉi festeno montris ekzemplon al ĉiuj eksterlandanoj, kiel vi interpretas la unuiĝon kaj kunlaboron de la progresantaj fortoj por la paco kaj reciproka kompreno en servado de la amikeco inter la popoloj.
Ni dankas pro la gefrata renkontiĝo kaj esperas, ke baldaŭ vi ĉiam pli amase vizitos nian gastamantan landon".

La germanaj kolegoj (GEFA) skribas i.a.: "Reveninte hejmen el la brila kaj neforgesebla UE-kongreso ni volas ankoraŭfoje danki al vi en la nomo de la germana fervojista delegitaro pro via sindona helpo kaj subteno, sed precipe pro la aranĝo de la faka kunveno. Ĝi sukcesis bone".

La aŭstraj kolegoj (Aŭstria Fakgrupo Fervojista) sendis skribon al la 44-a UK-Komitato kaj al la Fervoja Direkcio en Gdańsk: Por via afabla akcepto kaj gastigado de eksterlandaj fervojistaj kolegoj en Gdańsk, ni aŭstriaj fervojistaj esperantistoj volas esprimi nian modestan kaj sinceran dankon al vi!
Ni respektplene miregis dum nia restado en Pollando la gigantan rekonstruadon de via lando... Pollando ja estis la plej vundita lando pro la malbenita milito... Ni elkore deziras al tiu ĉi brava popolo, ke estu certigata al ĝi la daŭra, paco! Ni estas fieraj, ke la kreinto de Esperanto estas pollandano.
Nia restado en Gdańsk restos por ni neforgesebla dank' al la grandanima gastemeco kaj kamaradeco de la polaj fervojistaj esperantistoj...
Per ili ni lernis koni la belegan regionon de Gdańsk-Sopot-Gdynia.

La francaj kolegoj skribas: "Ni korege dankas pro via helpo kaj via sindonemo por faciligi nian restadon en Pollando, pro ĉio, kio permesis al ni profiti pli bonan vivon ol ni povis esperi" — "Ni ĉiam rememoros la agrablan vojaĝon farita en via lando. Precipe ni ŝatis la ekskurson al Gdańsk dank' al viaj klopodoj, kiuj sukcesis ricevi la senpagajn fervojajn biletojn". "Ni tre alte taksas viajn senlacajn zorgojn por ni forvojistoj" - "La kongreso certe estis la plej memorinda pro ĝia grandiozeco".

La prezidanto de la LKK de la 44-a UK, sinjoro Andreo Rajski skribas: "En la nomo de la Loka Kongresa Komitato de 44-a U.K. ni kore dankas vin kaj la tutan preparan Komitaton en Gdańsk por la bona organizo de renkontiĝo de eksterlfandaj fervojistoj en Gdańsk post la Universala Kongreso".

La Pola Fervojista Esperanto-Fakgrupo tutkore dankas al ĉiuj por la sinceraj kaj frataj leteroj kaj salutoj. Ili estas pruvo de vera esperantisma kompreno kaj amikeco! En la nomo de PFEF Erazm Nawrowski.

19. El mia vojaĝlibro

En mia vojaĝlibro, kiun mi ĉiam dum miaj eksterlandaj vojaĝoj kunportis, troviĝas multaj enskriboj de miaj esperantistaj amikoj. Ankaŭ dum la internaciaj kongresoj mi kolektis enskribojn, jen kelkaj dankesprimoj pri la sukceso de nomigo de nia ŝipo:

*   *   *

"Estimata sinjoro Nawrowski. Tutkore kaj entuziasme mi gratulas al vi pro la nomigo de la ŝipo de PLO al nomo de Zamenhof. Tiu granda evento kronas senlacan laboron de pluraj monatoj. Kun sinceraj salutoj kaj bondeziroj 44-a Universala Kongreso de Esperanto /-/ G. G. Fighiera Konstanta Sekretario de la 44 Universala Kongreso de Esperanto Varsovio 1-8. VIII. 1959

*   *   *

"Gratulon por via propono pri nomigo de ŝipo laŭ nomo de nia Majstro. Varsovio, 6.VIII.1959 /-/ Julio Baghy"

*   *   *

"M/S "ZAMENHOF"

Navigare necesse est.

Esperanto estas la moderna internacia lingvo — M/S Zamenhof la unua pola ŝipo portanta la nomon de granda Polo kaj de lia ideo de interfratiĝo kaj interamikiĝo de la popoloj. La esperanta flago fiere indikas la internacian simbolon de Paco.

/-/ Z. Różnowski Kapitan M/S "Zamenhof"

*   *   *

M/S "Zamenhof" la unuan fojon en la patra haveno Gdynia 6.4.1960."

"La Nürnbergaj Esperantistoj gratulas la iniciatoron de la ŝipo "D-ro Zamenhof". Nürnberg, la 2-an de Majo 1960 Multaj subskriboj"

*   *   *

"Al la "Patro" de la ŝipo "ZAMENHOF" kun koraj deziroj Kapitano inĝ. mgr. Z. Wilczynski 24.VI.1971

Originala sigelo kun ronda enskribo: POLSKIE LINIE OCEANICZNE GDYNIA POLISH OCEAN LINES GDINIA PLO M/S "ZAMENHOF"

*   *   *

En tiu enskribo de la kapitano troviĝas fotografaĵo kun la kapitano kaj delegitoj de la fervojista klubo Verda Vojo:

S-ino Irena Kaczmarowska, sekretariino de PFEF s-ro Erazm Nawrowski, prezidanto de PFEF (Patro de la ŝipo) s-ino Jadwiga Kotarska, prezidantino de Voj. Asocio de PEA s-ino Borejko, redaktorino de la gazeto "Dziennik Bałtycki"

*   *   *

"Al inicianto de nomigo de la bela pola ŝipo "Zamenhof" por memoro /-/ Kazimierz Małycha Red. de Ilustrita Pola Kuriero kun donaco: fotografaĵo de M/S "ZAMENHOF" "Kvankam mi ne estas sur la ŝipo "Zamenhof", tamen voĝaĝante inter esperantistoj, mi sentas min en amika sfero, tiom pli ĉar estas kun ni pola amiko, kiu ja nomiĝas ĉe ni "frato plej kara" /-/ D-ro Jozefo Mátéffy 19. Jan. 72"

*   *   *

Honore al nia esperanta ŝipo mi skribis versaĵon s.t. Nia M/S ZAMENHOF.

Nia M/S ZAMENHOF

Zamenhof, la ŝip' plenmara,
esperanta, bela, kara,
la stel' verda surĉiel'
estas ĝia certa cel'.
Jes, ĝi estas plej moderna,
granda, svelta kaj eterna,
kun radar' kaj girkompas'
la unua en la klas'.

La plej grandajn ondojn fendas
pruo ĝia kaj dissendas
radiondojn kun salut'
el ordona ĉefkajut'.
Sur la mast' la verda flago
en haven', sur mar' sen blago,
la simbol' d' esper' kaj pac',
ega por homar' donac'.

Esperanto signalvorto
de magia, tira forto
ĉie en la vasta mond'
por marist' la vagabond'.
Sed sur ŝipo ni laboras
kaj la maron eĉ esploras,
ĉu en ŝtorm' aŭ ĉu en vent'
en furioza element'.

Ŝarĝojn portas al oriento,
malproksima kontinento,
ĝia faŭka ventr' sen lim',
estas devo kaj kutim'.
Havigante al hejmlando
varojn havas ni ĝis rando
por patruj'.el la tropik',
por edzin', infan', amik'.

Nur en nokt' dum sonĝa vido
revas pri in' el Madrido
ni aŭ pri hamburga bru',
rotterdama aŭ revu'.
La negrino el Afriko
estas plena dinamiko,
singapura belulin'
estis nia plenruin'.

En Hongkongo en taverno
aŭ vespere ĉe l' lanterno
jam atendas la knabin'
la mariston sen obstin'.
En Ŝanhajo je la fino
nin atingis la destino
pro la forto de la vin',
ĉar ni trinkis ĝis kapklin'.

Ni vekiĝis en litniĉo
sur la ŝipo je feliĉo
kaj finiĝis, kapitan',
dolĉa revo de l' ŝipan'.
Estas nia nun deziro:
plej rapida hejmeniro,
montru vojon albatros'
zamenhofa al matros'.

Nun adiaŭ fremda tero,
blovas freŝa jam aero,
post ni kilŭotera stri'
kaj de l' mevoj laŭta kri'.
Ĉiuj ni de l' verda vojo
diras kun sincera ĝojo:
"Bonan venton sur la mar'
kilan akvon sen avar'".

Refreno:
Zamenhof, ahoj-ahej, la esperanta, bela ŝipo
kaj sur ĝi, ahoj-ahej, la kapitan' kun sia pipo,
ne nur li, ahoj-ahej, sed ankaŭ lia ŝipanar'
navigas jen, ahoj-ahej, sur ĉiu ocean' kaj mar'.

Rimarko: La versaĵo estas "kvartrokeo", konata jam en la klasika greko kaj latino. La unuaj du versoj estas inaj, la du sekvaj viraj (kontinua aranĝo). La harmonia kaj vigla, kvazaŭ danca ritma estas tre melodia kaj ĝuste pro tio mi skribis por la versaĵo muzikon, tiel naskiĝis kanzono pri la ŝipo "ZAMENHOF".

La refreno, kvarstrofa konsistas ankaŭ el inaj kaj viraj rimoj. La metriko uzata estas "oktrokeo", t.s. ke la ĉefakcentoj troviĝas sur la 7-a kaj 15-a silabo. Aplikata piedo en la 3 unuaj versoj estas trokeo /—v/, sed en la lasta verso jambo /v—/.

Vortoj kaj muziko originale verkitaj de Erazm Nawrowski.

Nas M/S; ZAMENHOF

Zamenhof, nasz morski statek,
esperancki na dodatek,
pewnie: wiedzie go wśród fal,
hej, zielona gwiazda, w dal.
Nowoczesny, nie dasz wiary,
żyrkompasy i radary,
błyszezy każda śruba, hak,
przy nim każdy inny — wrak.

Pruje naprzód fale śmiało,
z drogi swej śle co niemalo
radiodepesz, życzeń w świat,
każdy majtek zuch i chwat!
Ta zielona na nim flaga
w każdym porcie, to nie blaga,
bo nadziaję, pokój da
temu, kto jej symbol zna.

Esperanto dla brodacza
marynarza i tułacz
hasłem "sezam" — istny cud,
brata cały ludzki ród,
Pracy w bród na statku mamy,
ciężko z morzem się zmagamy,
w wichru, czy to w sztormu czas
humor nie opuszcza nas.

Dużo masy, elementów
do dalekich kontynentów
na wschód wiezie statku luk,
marynarski płacim dług.
Do ojczyzny płynąc błogo,
sto ładunków wieziem z sobą
i z tropiku dary też
dla najbliższych, jak sam wiesz.

Tylko w nocy do niesytu
śni dziewczyna się z Madrytu,
lub z Hamburga głośny gwar,
albo rotterdamski bar.
Wola czarna Lo z Afryki
pełna rytmu, dynamiki,
w Singapurze piękna La
zrujnawała mnie do dna.

A w Hongkongu w mej tawernie
śliczna Li tęskniła wiernie,
przy latarni mała Lu
całowała mnie bez tchu.
Zaś w Szanghaju knajpki nocne
nas zwabiłyí, wino mocne
podnieciło aż do łez,
to był naszej siły kres.

Lecz na szczęście, chłopcy moi,
przebudziliśmy się w koi.
Kapitanie, to był znów
jeden z tych koszmarnych snów.
Żre za domem nas tęsknota,
prowadź nas, czy słońce, słota,
albatrosie, królu mew,
błaga matros, moreki lew.

Bywaj obca ziemio, bywaj,
świeży wiatr niech nam przygrywa,
z tyłu kilwatera wąż
i krzyk głośny mewy wciąż.
Z nami ci z zielonej drogi,
z nami niebo, morskie bogi!
"Dobrych wíatrów co sto mil,
stopę wody pod nasz kil!"

Refren:
Zamenhof, ahoj-ahej, nasz esperancki statek dumny,
a na nim, ahoj-ahej, kapitan z fajką, tak rozumny,
i to on, ahoj-ahej, z załogą swą prze naprzód w dal
do portów stu, ahoj-ahej, wśród oceanów i mórz fal.

Z esperanckiego oryginalnego tekstu wolny przekład Erazma Nawrowskiego.

V. La unuaj kapitanoj kaj la unuaj renkontoj sur nia ŝipo

1. La unua vizito de la 6.4.60

(laŭ artikolo de la Ilustrita Kuriero Pola de la 29.4.60)

En la haveno Gdynia albordiĝis nova, bela kaj granda ŝipo. Sur la ŝipbeko flirtas nekutima flago, verda kun verda stelo sur blanka fono. Tiu ŝipo portas la nomon de la kreinto de la internacia lingvo, Zamenhof.

La ŝipo estas surakvigita en la jubilea Zamenhofa jaro 1959 kaj ĝi faris la virgan mariron al la malproksima Ĉinio kaj ĝuste nun revenis al sia patrinahaveno Gdynia. La unua marvojaĝo daŭris preskaŭ 6 monatojn. Ĝi alportis 10.200 t da etŝarĝoj: zinkon, borakson, kaŭĉukon, rizon, orientajn nuksojn, olivoleon, farbojn, fruktojn, teon, k.t.p.

La iniciatoro de nomigo de la ŝipo estis la prezidanto de la Filio de la Asocio de Esperantistoj en Gdynia, samtempe la prezidanto de la Pola Fervojista Fakgrupo (PFEF). Tio okazis la 15.12.1957 dum la solena akademio honore al Zamenhof. Tio efektiviĝis en 1959 dum la 44-a Universala Kongreso de Esperanto.

Kaj nun dum la restado de la ŝipo en Gdynia, la esperantistoj de la Marbordo prenis la okazon viziti la ŝipon. Ili estis la unuaj esperantistoj sur la ŝipo dum ĝia restado en la hejma haveno.

La gastojn akceptis la kapitano Zbigniew Różnowski en la salonĉambroj de la ŝipo. La sekretariino de la E-o Filio en Gdynia s-ino Emler transdonis al la kapitano kun salutvortoj bukedon de blanko-ruĝaj diantoj. La kapitano sidigis ĉiujn ĉe la salona tablo kaj bonvenigis nin per mallongaj parolvortoj. La prezidanto Nawrowski faris sian paroladon, tradukita por la ŝipanaro polen, jene:

"Estimata sinjoro Kapitano, estimataj ŝipanoj kaj gastoj!

En la nomo de la marborda esperantistaro mi tutkore salutas vin en via patrina haveno Gdynia, kien vi post longa marvojaĝo de la Malproksima Oriento revenis. La motorŝipo estas la unua kaj ununura plenmara ŝipo, kiu portas la nomon de la kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Ni esperantistoj ne nur el Gdynia, Sopot kaj Gdansk, sed ankaŭ ĉiuj polaj kaj eksterlandaj disĉiploj de tiu granda Polo estas fieraj pro la bela kaj moderna ŝipo, sendube ankaŭ vi, sinjoro kapitano, kiu metis la flagon kun la verda stelo sur la maston de nia ŝipo. La klopodoj de la iniciatoro pri nomigo de tiu ŝipo je nomo "Zamenhof" kaj la penoj de la polaj esperantistoj estas kronitaj de granda sukceso. La revo iĝis vero kaj la ŝipo navigas tra la vastaj oceanoj al plej malproksimaj landoj kaj havenoj, portanta la nomon de Zamenhof kaj lian ideon de interfratiĝo kaj Interamikiĝo de ĉiuj popoloj.

Ankaŭ ni esperantistoj de la marbordo de la Balta Maro, kiuj batalas por la tutmonda paco, alvokas pere de tiu nia ŝipo la mondon al la konservigo de la paco, kiu estas la plej kara bono por la homaro. La ŝipo portu la nomon de la eltrovinto de Esperanto kaj la ideon de interkompreniĝo kaj paco al ĉiu angulo de la tero, por ke la homoj komprenu, ŝatu kaj amu unu la alian.

Kara nia kapitano, ni esperas, ke vi por ĉiam estos nia amiko kaj ĉiam portados alte nian verdan flagon. Vivu Amikoj, vivu la ŝipoj sur Atlantiko kaj Pacifiko, la Kapitanoj, la Verd-vojanoj, ĉu en Arktiko, ĉu en Tropiko kaj la ŝipanoj, Zamenhofanoj, sed kun kantiko kaj kun muziko!"

Post tiu parolado la Verd-vojanoj kantis la kanton pri M/S "ZAMENHOF". Certe la kanto vigligos la ligilojn inter la esperantistoj-fervojistoj kaj maristoj. La kapitano dankis kaj promesis transpreni la patronecon sur nian klubon Verda Vojo en kultura kaj spirita sencoj en la nomo de nia hodiaŭa interfratiĝo. Li ankaŭ promesis malfermi la ŝipbordojn al la esperantistoj en ĉiu haveno, kie la ŝipo estos alveninta.

Kaj nun la ŝipo denove iros al Malpoksima Oriento: Venecio, Aleksandrio, Bursaido, Bombajo, Bangkoko, Singapuro, Sajgono, Hanojo, Ŝanhajo — jam la mondo de ĉiuj esperantistaj!

La tempo rapide pasis ĉe nigra kafo kaj agrabla interpaolado. La radioraportistino de la Pola Radio, s-ino Dull surbendigis interesan intervjuon kun la kapitano kaj kun kelkaj ŝipanoj kaj gastoj. Tiamaniere ekestis koraj amikaj fadenoj inter la ŝipanoj kaj la esperantistoj.

Memore al tiu vizito la prezidanto de Verda Vojo transdonis al la kapitano en la nomo de Verda Vojo esperantajn librojn valore de pli ol 500 zlotoj. Sekvis ankaŭ donacoj de la esperantistoj fervojistoj kaj de la Urba E-o Filio en Gdansk, kiuj oferis ne nur librojn, sed ankaŭ esperantajn diskojn, i.a. kun kristnaskaj kantoj en Esperanto. La kapitano denove dankis kaj diris, ke li ankoraŭ ne konas Esperanton, sed ke li komprenas preskaŭ ĉion, ĉar li konas kelkajn fremdajn lingvojn.

Post la akcepto, la unua oficiro Tomaszewski montris al ni la ĉefajn ekipaĵojn de la ŝipo kaj klarigis al ni ties modernajn instalaĵojn, nome la radaron, kiu montras la alproksimiĝintajn ŝipojn kaj obstaklojn jam je distanco de 90 km kaj la aliajn navigaciajn instalaĵojn, la goniometron, indikanta la pozicion de la ŝipo, la girokompason kun la relajsoj kaj la eĥosondilojn en la kapitana ponto. La ŝipo posedas specialan reflektoron por la Suezkanalo kun 4-8-mila ĵetpovo. El la navigacia kabino ni iris al la radiostacio kaj al la kapitana oficejo. Ni vizitis ankaŭ la supran kaj la malsupran ferdekojn, ankaŭ la ferdek-aperturojn. La oficiro montris al ni la modernan klimatizadan instalaĵon, dank al kiu oni povas reguli la temperaturon en la tropiko kaj fine la grandegajn maŝinojn en la posta parto de la ŝipo kun ses gigantaj cilindroj.

La unua vizito sur la unua ŝipo, portanta la nomon de Zamenhof nin ege impresis, ĝi restas neforgesebla rememoro.

Ni deziras al la kapitano kaj al lia ŝipanaro bonŝancon kaj bonajn ventojn sur la maroj kaj oceanoj!

2. La renkontiĝo de la 24.6.71.

(Laŭ Internacia fervojisto)

"La pola plenmara ŝipo M/S ZAMENHOF jam ekde 1959 navigas sur maroj kaj oceanoj. Fine de junio ĉj. ĝi estis denove en sia baza haveno Gdynia kaj 30 esperantistoj de la pola marbordo kaptis la okazon viziti la 24.6.1971 la ŝipon.

La ŝipestro inĝ. mag. Wilczyński kore akceptis ilin en la ŝipsalonoj. Laŭvice mallonge parolis la prezidanto de la Pola Esparanto-Asocio red. Kosieniak el Varsovio, la prezidentino de la Vojevodia lilio en Gdansk dr. Kotarska, kaj la patrono de la Infana Domo en Orunia Kozaczuk.

La parolintoj substrekis la gravan signifon de ekzisto de oceana ŝipo naviganta sub pola flago, kiu estas la ununura unuo en la mondo, portanta la nomon de la kreinto de la internacia lingvo. La ŝipkapitano dankis kaj akceptis nome de la ŝipanaro la oferitan protektoraton de la esperantistoj, kiuj liveros al la ŝipo estonte eldonaĵojn pri la pola kaj internacia Esperanto-Movado kaj promesis ankaŭ okupiĝi pri la sorto de la ĉeestanta 12-jara orfino Margareta el la Infana Domo.

Sinjorino Lipowicz, kiu aranĝis kaj organizis la renkontiĝon, transdonis al la ŝipestro nome de la Vojevodia Filio en Gdansk lernolibrojn kun diskoj de Esperanto-kurso kaj etajn memoraĵojn, sinjoro Nawrowski nome de la fervojista E-o klubo Verda Vojo esperantajn 15 librojn, 15 kantarojn kaj 150 vidkartojn de la sipo "ZAMENHOF", sinjoro Kosieniak nome de la Pola Esperanto-Asocio Medalionon kun la busto de Zamenhof kaj sinjoro Kozaczuk infandesegnaĵojn.

En la dua neoficiala parto de la akcepto sekvis vizitado de la ŝipo kaj ties modernaj aranĝoj. Esperantaj kantoj kaj fine vigla diskutado pri la signifo kaj taŭgeco de Esperanto en internaciaj rilatoj finigis tiun agrablan kaj memorindan renkontiĝon."

Aldone oni devas mencii la karakterizajn vortojn de la direktoro Siekierski, kiu diris: "Mi volas substreki, ke inter ni troviĝas la iniciatoro de dono al la ŝipo la nomon de "Zamenhof", li estas hodiaŭ inter ni la ĉefa persono kaj li certe ankaŭ volas diri kelkajn vortojn". La iniciatoro parolis mallonge, ankaŭ la direktoro mallonge, li diris: "Ni ne konscias kaj ni subŝatas la aferon, ne sciante bone, kiom ni atingis, ke ni havas tiel grandan kaj belan ŝipon, kiu portas la faman nomon de Zamenhof, sur kiu flirtas la esperanta flago. Jam la fakto, ke ekzistas granda ŝipo je tiu nomo kaj navigas sur maroj kaj oceanoj al multaj havenoj kaj portas la nomon Zamenhof en la mondon, estas granda sukceso".

Mi opinias, ke preterlaso de la persono de la iniciatoro okazis pro malatento de la organizantino de la vespero kaj pro malpreciza prilaboro de la programo fare de la junaj esperantistoj, por kiuj la transpreno de la protektorato super la ŝipo estis la plej grava afero.

Tamen la renkontiĝo bone finiĝis. La kapitano diris je la fino de la oficiala parto de la renkontiĝo: "Mi dankas al vi ĉiuj por la vizito al M/S "ZAMENHOF" kaj por la ofero de via protektodono. Mi dankas ankaŭ al la iniciatoro pro la nomigo de nia ŝipo, mi substrekas de nia ŝipo, ĉar ĝi apartenas ne nur al ni maristoj, sed ankaŭ al la esperantistoj. La iniciatoro estas la plej grava persono en nia renkontiĝo. Ni ŝipanoj konas la baptopatrinon, sed nun ni konas ankaŭ alian personon, kiu estas ege ligita kun nia ŝipo, la iniciatoron, kiu estas hodiaŭ nia speciala gasto, li estas la patro de la ŝipo, sen kies klopodoj vi ne havus tiun ŝipon, li estas la vera "patro" de la ŝipo."

3. La renkontiĝo de la 10.1.1972.

Ni memoras, ke la ŝipestro Wilczynski promesis en la nomo de la ŝipanaro okupiĝi pri la sorto de la 12-jara orfino Margareta el la Infana Domo en Gdansk. Nun venis la tago de la 10.1. de la renkontiĝo de la esperantistoj kun la ŝipanaro. La kapitano Wilczynski salutis la gastojn, kiuj venis kun la orfino Margareta Zarembska. La prezidanto de Verda Vojo, kaj nun ankaŭ elektita vicprezidanto de la Vojevodia Estraro Nawrowski, parolis pri la amikaj ligiloj, kiuj datiĝas de la tempo de surakvigo inter la fervojistaj kaj urbaj esperantistoj en Gdynia kaj en Gdansk. La parolinto enmanigis al la kapitano kopiaron de la kolekto-dokumentaro pri la nomigo de la ŝipo kaj deziris al li kaj al la ŝipanaro bonajn ventojn kaj la proverban futon de akvo sub la kilo. La kapitano certigis nin, ke nia amikeco estos daŭra kaj senŝanĝa, despli, ke la "patreco" pri Margareta Zarembska, la orfino, kreis veran familian atmosferon inter la "patroj" de la ŝipo kaj ties filino. La malproksimaj maraj vojoj ne disigas, sed kunigas, ĉar la ŝipanaro renkontas ĉie esperantistojn.

Post sia parolo la kapitano enmanigis en la ĉeesto de la estro de la ŝipkonsilantaro la loĝejan dokumentan libreton, garantianta al la orfino Margareta propran loĝejon post la atingo de la plenaĝeco. La patrono de la Infana Domo s-ro Kozaczuk dankis por la bela gesto kaj donaco kaj priskribis en ĝeneralaj trajtoj la esperantan vivon en la Infana Domo, kie ekzistas Rondo de Junaj Esperantistoj, kiuj korespondas kun infanoj en multaj landoj. La sekretariino de la Vojevodia Esperanto-Filio, s-ino Holownia transdonis al la kapitano kaj al la ŝipanaro salutojn de la esperantistoj el Gdansk, Sopot kaj Gdynia. Ŝi enmanigis al la kapitano florbukedon de ruĝaj diantoj. La reprezantino de la fervojista esperanta klubo Verda Vojo s-ino Januszewicz transdonis novjarajn salutojn de la klubo kaj speciale de s-ino Lipowicz, la organizantino de la antaŭa renkontiĝo. La iniciatoro de nomigo de la ŝipo, s-ro Nawrowski deklamis sian versaĵon s.t. "Bonajn ventojn por M/S "ZAMENHOF".

Sekvis interparoloj kaj toastoj honore al la mastroj kaj gastoj.

Esperantaj kantoj finigis tiun agrablan renkontiĝon en la salonoj de M/S "ZAMENHOF".

Kiel mi pli malfrue eksciis, tiuj ĉi amikaj interrilatoj sur kultura kampo estas pozitive pritraktitaj de la Ministro de Navigado s-ro Szopa, kiu sendis al la ŝipanaro de M/S "ZAMENHOF" tre laŭdan leteron.

4. Pluaj kontaktoj

La kapitanoj kaj la ŝipanoj ŝanĝiĝis sur la ŝipo. Nia amiko kapitano Wilczynski forlasis la ŝipon en 1972. Sekvis la kapitano Kruza, sed niaj rilatoj daŭriĝis kaj novaj estas ligitaj kun kluboj, societoj, havenurboj kaj kun la poeto Deŝkin en Sovetunio, kiu skribis la unuan versaĵon pri la ŝipo.

Mi bone memoras la kapitanon Wilczynski, kun kiu mi persone korespondis. Neforgesebla estis por mi la vespero, kiam ni diskutis pri diversaj problemoj kaj kiel mi memoras pri la vorto "kapitano". Mi asertis lin, ke la vorto devenas el la latina "capitaneus" kaj "caput" do ĉefa kapo aŭ ĉefkomandanto.

Ĉar ni venis al la latina, li deklamis kun sia I. oficiro la poemon "Exegi monumentum aere perennius" de Horaco en latina lingvo. Tiu deklamado gajnis veran aplaŭdon, ĉar estis inter ni kelkaj, kiuj konis la latinan lingvon.

Ĉar mi konis tiun verkon de Horaco ankaŭ en Esperanto, en traduko de la granda esperanta poeto, patro de la esperanta literaturo, Antoni Grabowski, mi deklamis ĝin en Esperanto:

Monumento

Monumenton ol bronz' kreis pli daŭran mi,
Supron de l' piramid' alte superas ĝi.
Nek pluvega malsek', nek plej impeta vent'
Ĝin detruos en kur' longa de jaroj, nek
Tempo, kiu sen halt' paŝas senfine for.
Ne tutprenos min mort', mia pli bona part'
Vivos plu, kaj la glor' kreskos senĉese nur
Tra jarcentoj ĝis temp', kiam la vestalin'
Kun ĉefpastr' kapitol' — supron irados plu.

Kara kapitano, ĉar vi estas nun en la baza haveno en Gdynia dum la festotagoj de Kristnasko, mi la "patro de l' ŝipo", kiel vi min nomis, deziras al vi kaj al viaj ŝipanoj

Bonan Kristnaskon
kaj Feliĉan Novjaron

kaj ankaŭ en la nomo de la esperantistoj-fervojistoj de Verda Vojo kaj de tiuj el Gdansk, Gdynia kaj Sopot

bonajn ventojn kaj
ĉiaman futon de akvo sub la kilo!

La ŝipo M/S "ZAMENHOF" estos nia monumento, la tempo ĝin ne venkos, ĉar ĝi eterne vivos en nia memoro kaj en niaj koroj kaj en la koroj de tiuj, kiuj venos post ni, ĉar ĝia gloro estos kreskanta tra jarcentoj.

VI. Epilogo

Mi ne scias, kiom da jaroj la pruo de nia M/S "ZAMENHOF" fendos la ondojn de la maroj, ĉar mi ankoraŭ jarojn restadis eksterlande, eĉ en Ameriko kaj Aŭstralio.

Se nia ŝipo ankoraŭ navigas, ni certe renkontiĝos en la baza haveno Gdynia kaj certe travivos multajn agrablajn kaj feliĉajn horojn en amika rondo de niaj zamenhofaj maristoj.

VII. Kronologiaj datoj


1. Rezolicio pri nomigo 15.12.1957
2. Promeso 26. 3.1958
3. Konsento 18. 6.1959
4. Decido 25. 6.1959
5. Surakvigo 12. 7.1959
6. Bapto 12. 7.1959
    Baptopatrino: Helena Grochulski
7. Provmariro de la ŝipo 15.10.1959
8. Forveturo de la ŝipanaro el Gdynia 20.10.1959
9. La unua kapitano inĝ. Zbigniew Różnowski
10. Transdono de la ŝipo al la armatoro 6.11.1959
11. La unua marvojaĝo al Ĉinio 50.11.1959
12. En la baza haveno Gdynia 1. 4.1960
13. La unua renkontiĝo kun esperantistoj 6.4.1960
14. La unua kanto pri M/S "ZAMENHOF" 6.4.1960

VIII. Fontoj


1. Korespondaĵoj
5. Leksikonoj
2. Gazetartikoloj
6. Vortaroj
3. Notaĵoj
7. Duden, Bildwörterbuch
4. Teknikaj revuoj
8. Duden, Picture Vocabulary
9. Granda terminologio de fremdvortoj
10. Plena Ilustrita Vortaro (PIV)