Trezoro mia varma, rozkarna, orvelura, okulĉieloj viaj printempajn sunojn flamas, la tuŝ' de via mano min unktas kaj balzamas, dotante min per sankta, aĝvenka freŝ' junula. Sed dum la fea fando de la volupto brula, kiu purpurajn febrojn en nian sangon semas, en mia koro softe sopir' sekreta tremas al amo pli supera, pli nobla kaj pli pura. Kaj lante transformiĝas per ia ŝanĝ' mistera nia ekstazo korpa je ekzaltiĝ' transtera, ĝis regas la animojn triumfe ekjubilajn la mortovenka kredo, ke en sentempa foro de l' vastoj Universaj, kiel magia floro, disfaldos nia amo petalojn eternbrilajn. |