Verda Helikono

ZAMENHOF

Kongres' unua. Li, poet' kaj bardo,
la Preĝon diris sub l' Esper-standardo.
Skandalon timis rondo malgrandkreda,
ekstazis la popol' en alta ardo.

GRABOWSKI

Inĝenier' de ritmo kaj de rimo,
kuraĝa inventisto de esprimo,
Parnason grimpis kaj Tadeon donis,
al li Tagiĝo kantis en l' animo.

KALOCSAY

Bronzvoĉo. Amo trista, gaja, ŝtorma,
certa kompaso lingva-stila-forma,
polifonio de l' mondpoezio,
Literatura Mondo. Riĉ' enorma.

JULIO BAGHY

Bardo de la homaro suferanta,
la korojn larĝbrakume kaperanta,
senhave ĝaja fantazi-nababo,
paĉjo de l' tuta mondo Esperanta.

RAYMOND SCHWARTZ

Li prenas vorton kaj per ties tordo
alsorĉas ŝercgrimacon de koboldo.
Legantoj ŝmacas, se l' plej franca Schvvartz
piratas: majstro de la mok' sen mordo.

HILDA DRESEN

Adorantin' de versoj kaj de plantoj,
kaj plantantino de senvelkaj kantoj
padusodoraj, inter kiuj ruĝe
brilas buked' Undera de dianto).

SZILÁGYI

Tralarme sprita streĉo de l' Minora
Mistero. Larĝa vido redaktora.
Transplantoj kun floramo ĝardenista.
Noveloj spicaj. Kaj la koro? Ora.

WARINGHIEN

La ĉarma dokto estas Waringhien,
doktor' de vorto- kaj de vers-higien'.
La Lingvo — por li Vivo. Kaj li riĉas:
Iran' Kajjama estas lia bien'.

AULD

Aŭdaco, belo, pensoj — embaraso
de riĉo. Supla lingvo. Suka frazo.
Kaj dankon por konsol', ke mi ne oldas,
estante unu el Infana Raso.

LAPENNA

La plumo? Ne! La voĉo, la retora!
Sed ankaŭ plumo retorik-aŭtora.
Ha, voĉo, venka en Montevideo:
en nia historio paĝo ora.

MARJORIE BOULTON

Eksces' de sentoj, noblo de ideo
miksiĝas laŭ ŝanĝemo de Proteo
kun freŝa jubileto de ĝojkantoj
kaj kun ronrono de Montevideo.

RÉGULO PÉREZ

En ombro de l' drakarboj — li ne kuŝas
sed versvolumojn ĉiam novajn puŝas
en la merkaton. Granda animo dokta,
poetoj verdaj nur por vi akuŝas
(per ĉi volum' vi pleje min kortuŝas).

K. R. C. STURMER

Novelisto kalejdoskop-teknika.
Prolet-skolasto. Li, per lanc' kritika,
murdis poetojn. Murdis li Kenelmon.
Notlibristo esperantist-praktika.

L. N. M. NEWELL

Londona ruĝa tramo, kaj' de Sejno,
mor' kriketeca kaj araba hejmo,
verstakso trafa, univers' en kapo
fontas el lia plum' de fajna vejno.

RETO ROSSETTI

Kaptas Rossetti, se li jetas reton,
Othellon kaj Romeon, ne fiŝeton.
Kaj el maniko li elskuas bildojn,
versojn, novelojn, ŝercojn, rimraketon.

ENGHOLM

Vivsekca, iom seka seriozo,
sentoj sen gesto kaj homam' sen pozo.
Lia talento homojn en Torento
vivigis per la Esperanta prozo.

MAURA

Danda poeto duonvoĉa, Maŭra,
liberadora, poreterne fraŭla
torero de la virinetaj koroj;
kritike pri li rim' verdiktu: laŭra.

THORSEN

Li scias rozojn kaj urtikojn pluki,
laŭ Kumbel en traduko majstra gruki.
Li portas mem la kreston de la KOKO,
la spronon degnas al aliaj buki.

GUGLIELMINETTI

Tre malamikas Clelia Conterno
al ĉio Esperanta en interno
de ia ajn poemo aŭ romano.
Damo! min ne kondamnu je ekstermo!

BALKÁNYI

Povas disfali ĉio eĉ tutlande,
tuttere, eĉ la sunsistem' ĝisrande,
persistos ĉiospite Paŭl' Balkányi
paclukte, artikole, propagande.

KÖKÉNY

Flugfingre ĉionota sci-peranto,
sangvina Budapeŝto-adoranto,
eternmerita trezoristo de l'
Enciklopedio de Esperanto.

BORBÁLA SZERÉMI-TÓTH

Fervorulino en labor' redakta,
ekzakta, fakta kaj perfekte takta,
responsas, ke Hungara Vivo estu
abunda, bunta, interesokapta.